Liberion forlasos la packonservaj trupoj de UN |
2018-02-11 |
Antaŭ kelkaj tagoj, en la 5-a de februaro la packonservaj trupoj de UN en Liberio okazigis adiaŭan ceremonion en Monrovio, ĉefurbo de la lando. Oni anoncis, ke la trupoj foriros el Liberio taĉmenton post taĉmento, kaj la tuta retiriĝo finiĝos en la fino de marto. En la fino de la 1980-aj jaroj eksplodis enlanda milito en Liberio. En 2003 UN sendis siajn packonservajn trupojn al la lando por kontroli la plenumon de la pac-interkonsento. Sekvante la finiĝon de la milito kaj komenciĝon de rekonstruo, la Sekureca Konsilio de UN aprobis en decembro 2016, ke la trupoj restu en Liberio ĝis la 30-a de marto 2018. Redaktoro: Xie Ruifeng Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |