Ĉinio kaj Usono povas trakti komercajn demandojn per malfermo de merkatoj |
2018-02-11 |
Vizitanta ĉina ŝtatkonsilanto Yang Jiechi la 8an de februaro renkontiĝis kun usona ŝtatsekretario Rex Tillerson en Vaŝingtono, Usono. La ĉina flanko proponis, ke Ĉinio kaj Usono povas konvene trakti duflankan komercan demandon per malfermo de merkatoj kaj kunlaboro "fari pli grandan kukon". Yang Jiechi instigis la du landojn kunlabori en la kampoj de energio, infrastruktura konstruado kaj la iniciato Zono kaj Vojo, kaj plibonigi kunordigon pri internaciaj ekonomiaj zorgoj. (el ĈRI) Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|