Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kiel alglui la ideogramon Fu?
2018-02-09

    Baldaŭ alvenos la novjaro laŭ la ĉina lunkalendaro. En Ĉinio estas diskuto pri la ĝusta pozicio de la ĉina ideogramo Fu, uzata por venigi fortunon por la nova jaro. Brita amaskomunikilo asertis, ke la renversita Fu estas malbona, ĉar ĝi povas elĉerpi bonŝancon.


    Inter la 31a de januaro kaj la 2a de februaro la brita ĉefministro Theresa May vizitis Ĉinion. En la 2a de februaro la ĉefministro May vizitis Yuyuan-ĝardenon en Ŝanhajo. Ŝi kaj ŝia edzo Philip kun ĉinaj infanoj lernis kiel fari papertondaĵon.


Raporto de la brita amaskomunikilo "The London Evening Standard", kiu ankaŭ montras la ĝustan skribon de la ideogramo Fu


    Pri la foto, en kiu la ĉefministro May portas la papertondaĵon faritan de ŝi mem, la brita mediato "The London Evening Standard" tiel taksis, ke "ŝi renversis la ideogramon Fu... Theresa elĉerpis ĉiujn bonŝancojn dum la vizito en Ŝanhajo."


    La ĵurnalo aldonis: "Kvankam Theresa kaj ŝia edzo en la foto ridante levis la papertondaĵojn, tamen malfeliĉe, ili renversis la ideogramon. Tio ĝenis la movoplenan situacion. Ĉiuj suspekteme rigardis ilin, inkluzive de la knabino parolanta kun Theresa."


Diversaj skriboj de la ideogramo Fu


    Fremdlandaj retanoj diris, ke ne la ĉefministro May, sed la ĵurnalo, estas malklera, ĉar ĝi eĉ ne konas la aludon de renversita Fu, tamen sin montras kiel fakulo pri Ĉinio.


    Fakte en Ĉinio oni ankoraŭ diskutas pri la ĝusta pozicio de Fu.


    Iuj diras, ke renversita Fu (aŭ fortuno venas) devas esti metita ĉe speciala loko.


    Normala algluo de Fu sur pordego signifas alvenon de fortuno kaj feliĉo tra la pordego. La renversita Fu sur pordego signifas, ke feliĉo estas elverŝita ekster la pordego. 


    Sur akvokuvo, rubujo, enĉambra ŝranko kaj stalo estas kutime algluita renversita Fu por eviti elverŝon de fortuno aŭ por konservi fortunon en la ĉambro aŭ en la ŝranko.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio