Tekunsido de Xinxiang-a Esperanto-Asocio por la Printempa Festo |
2018-02-08 |
La 4-an de februaro okazis la tekunsido por la Printempa Festo de la Xinxiang-a Esperanto-Asocio de la provinco Henan, centra Ĉinio. En la tekunsido Liu Jiahe, prezidanto de la asocio, prezentis la laborplanon por 2018, kiu inkludas la organizadon de la 3-a Esperanto-forumo de 5 provincoj kaj urboj kaj efektivigon de projekto pri Esperanto-filmeto. La asocio decidis antaŭenpuŝi la novkreadon kaj klopodi por pligrandigo de la enspezo, perfektigi la retejon de la asocio kaj diskonigi la civilizacian urbon Xinxiang. Ĝi ankaŭ decidis bone aranĝi prezentadon de la Esperanto-artotrupo. La asocio ankaŭ rekomendos du membrojn partopreni la KER-ekzamenon de UEA okazontan en la 16-a de junio. Raportita de Liu Jiahe Fotodonita de Jin Jianxiong Redaktoro: Xie Ruifeng Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |