Baldaŭ inaŭguriĝos PyeongChang-aj Vintraj Olimpikoj en Sud-Koreio |
2018-02-07 |
Olimpika Glit-Centro por bobado, sledado kaj skelet-sledado. Fotis Lϋ Xiaowei, raportisto de Xinhua-Novaĵagentejo. La 23aj Vintraj Olimpikoj okazos en PyeongChang, Gangwon-do de Sud-Koreio, inter la 9a kaj 25a de februaro. Entute 12 sportejoj troviĝas en tri lokoj, t.e. PyeongChang de Gangwon-do, ĉemara urbo Gangneung kaj Jeongseon-gun. La sep konkursejoj en PyeongChang-montaro konsistas el Alpensia Biatlon-Centro, Alpensia Trakampa Ski-Centro, Alpensia Turoski-Centro, Olimpika Glit-Centro, Feniksa Neĝ-Parko, Jeongseon-a Alp-Centro kaj Yongpyong-a Alp-Centro. La kvin konkursejoj ĉe Gangneung inkludas Kvandong-an Glacihoke-Centron, Gangneung-an Glitŝton-Centron, Gangneung-an Glacihoke-Centron, Gangneung-an Glaci-Arenon kaj Gangneung-an Oval-Sporthalon. Alpensia Turoski-Centro por biatlono, turoskiado kaj neĝtabula skiado. Fotis Lϋ Xiaowei, raportisto de Xinhua-Novaĵagentejo. Feniksa Neĝ-Parko por libera skiado kaj neĝtabula skiado. Fotis Lϋ Xiaowei, raportisto de Xinhua-Novaĵagentejo. Jeongseon-a Alp-Centro por alpa skiado. Fotis Lϋ Xiaowei, raportisto de Xinhua-Novaĵagentejo. Gangneung-an Oval-Sporthalo por rapida sketado. Fotis Lϋ Xiaowei, raportisto de Xinhua-Novaĵagentejo. Gangneung-a Glacihoke-Centro por ludo de glacihokeo. Fotis Lϋ Xiaowei, raportisto de Xinhua-Novaĵagentejo. Gangneung-an Glaci-Areno por arta sketado kaj mallongdistanca sketado. Fotis Lϋ Xiaowei, raportisto de Xinhua-Novaĵagentejo. Redaktoro: Liu Zijia Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |