Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
200-taga vivado de ĉinoj sur la "Luno"
2018-02-02

    En la 26-a de januaro, kvar gestudentoj de Beihang-Universitato eliris el la "Lunpalaco-1", ligna domo kun 160 kvadrataj metroj. Tio signifas, ke ili sukcese plenumis la eksperimenton restadi en fermita spaco dum 200 tagoj.



    La projekto "Lunpalaco 365" temas pri la sinteza eksperimento pri bioregenera viv-apoga sistemo por kelkaj homoj dum 365 tagoj farata en la laboratorio Lunpalaco-1 de Beihang-Universitato en Pekino. Ĝia ĉefa tasko estas esplori kiel biosistemo liveras vivapogon al estaĵoj kun malsamaj metabolaj niveloj, kaj kiel ĝi tenas sian stabilecon, celante testi spac-limon de homvivado kaj estigi fundamenton por sendi homojn al la Luno. La eksperimento komenciĝis en la 10-a de majo 2017. La ok gestudentoj (kvar viraj kaj kvar inaj) de Beihang-Universitato estis dividitaj en du grupojn. Laŭplane la unua grupo unue loĝadis en Lunpalaco-1 por 60 tagoj, kaj sekve la dua grupo por 200 tagoj, kaj fine la unua grupo refoje restos tie dum 105 tagoj. 


Du volontuloj ludas ĉinan ŝakon en Lunpalaco-1.


    Laŭ konigo de Liu Hong, ĉefprojektisto de Lunpalaco-1 kaj profesoro de Beihang-Universitato, dum la pasintaj 260 tagoj, post komenciĝo de la eksperimento en la 10-a de majo 2017, Lunpalaco-1 stabile funkciis, diversaj aparatoj kaj ekipaĵoj en ĝi bonorde laboris, tieaj legomoj kaj grenplantoj bone kreskis, kaj la fiziologiaj signoj de la volontuloj estis precize registritaj. 


Tritiko kreskanta en Lunpalaco-1


    Liu Hong malkaŝis, ke post fino de la eksperimento, ili serĉos ŝancon por surlunigi aŭ surmarsigi ion per sondilo por fari provon pri malgranda bioregenera viv-apoga sistemo sur la Luno aŭ la Marso. Post kontrasto kun eksperimento surtera kaj analizo oni povos rikolti korekt-parametron de la simula rezulto de la surtere granda sistemo por estigi fundamenton por ke la projektitaj funkci-parametroj akiritaj dum surtera eksperimento estu uzataj sur la Luno kaj la Marso.


    Franca amaskomunikilo: Ĉinio faris novan paŝon por realigi sian planon pri la Luno


    Franca La Voix du Nord raportis en la 27-a de januaro, ke usonanoj iam surluniĝis kaj ĉinoj volas longtempe vivi sur la Luno. Por realigi la celon kvar studentoj el Beihang-Universitato partoprenis en speciala eksperimento. Ili vivis 200 tagojn en Lunpalaco-1, fermita laboratorio kun kondiĉoj similaj al tiuj sur la Luno. Ĉinaj studentoj trarompis la mondan rekordon restadi dum 180 tagoj en bioregenera viv-apoga sistemo kreitan de rusa esploristo. Tio markis, ke Ĉinio faris novan paŝon por realigi sian planon pri la Luno.  


    La artikolo en la franca retejo de Nacia Geografio konstatis en la 27-a de januaro, ke kvankam Ĉinio ne intencas sendi astronaŭton sur la Lunon dum la venontaj 10 jaroj, tamen la eksperimento pri simulado de vivado sur la Luno dum 200 tagoj pruvis, ke Ĉinio bone sin preparas por surluniĝi.


    Kia estas Lunpalaco-1



    Lunpalaco-1 estas biosfereto konsistanta el unu kajuto kun sintezaj funkcioj kaj du kajutoj por plantoj. Ĝi havas areon de 160 kvadrataj metroj kaj volumenon de 500 kubaj metroj. En la sinteza kajuto troviĝas dormĉambro, laborĉambro, lavĉambro, traktejo de forĵetaĵoj kaj insekt-ĉambro por ĉiutagaj vivo kaj laboro de la studentoj kaj bredado de insektoj; kaj la plantkajutoj estas por plantado kaj elektado de malsamaj plantoj, inkluzive de grenplantoj, legomoj kaj fruktoj. Eksperimentantoj povas plenumi kresk-postulon de malsamaj plantoj per reguligado de kondiĉoj en plant-ĉambroj.


Redaktoro: Niu Xueqin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio