Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Altiĝas prezoj por printemp-festaj vojaĝoj
2018-02-02

    Pokapa konsumo por enlandaj vojaĝoj superos 3 500 juanojn


    Lastatempe turisma retejo Ctrip publikigis Raporton pri prez-indico de enlandaj vojaĝoj dum la Printempa Festo 2018.


    Laŭ turismaj cellokoj, Sanya, Pekino kaj Xiamen estas same popularaj kiel lastjare. Ilin sekvas Guangzhou kaj Kunming. Ankaŭ Ŝanhajo, Harbino, Guilin kaj aliaj lokoj allogas multajn vizitantojn.


Neĝ-kamparo en Heilongjiang-provinco, Ĉinio


    Pri elspezo, la pokapa elspezo por enlandaj vojaĝoj dum la Printempa Festo estos antaŭvide 3 500 juanoj, kaj kosto por kelkaj popularaj itineroj iomete altiĝos kompare kun tiu de la lasta Printempa Festo.


     Inter la ŝatataj cellokoj, Changchun kaj Harbino en nordorienta Ĉinio okupas respektive la unuan kaj la trian lokon en turisma elspezo. Pokapa kosto por vojaĝo al la ĉemara urbo Sanya, kiu okupas la duan lokon, superas 6 000 juanojn.


    Turisma elspezo por vojaĝo al Haikou ne kreskas, kaj la kosto de la itineroj al Ŝanhajo, Changsha, Kunming, Xiamen kaj aliaj lokoj ĝenerale altiĝas malpli ol 10%.


    La prezoj por vojaĝoj al aliaj aziaj landoj kreskas je pli ol 50%


    Multaj ĉinoj preferas turisman vojaĝon eksterlanden dum la Printempa Festo, kaj la mendoj de eksterlandaj vojaĝoj okupas 70% de la tutaj mendoj. Ankaŭ la prezoj multe pliiĝas.


    Koncerna respondeculo de Ctrip diris, ke vojaĝoj al Tajlando, Japanio, Singapuro kaj aliaj landoj estas tre popularaj. Oni elektas Tajlandon por eviti malvarmon, kaj Japanion por ĝui neĝon.


La Or-porda Ponto en San-Francisko de Usono


    Vojaĝo al Balio ne estas tiom populara kiel antaŭe. Ĝin anstataŭas Vjetnamio, Filipinoj, Kamboĝo kaj Malajzio en Sudorienta Azio. La prezoj al aliaj aziaj landoj kreskas je 50%.


    Pri longaj itineroj, mendiloj por vojaĝoj al Norda Eŭropo kaj Kanado por aprezi aŭroron pliiĝis je pli ol 150%. Ekde la komenco de ĉi tiu jaro ĉinoj povas senvize viziti la Unuiĝintajn Arabajn Emirlandojn. Pro tio la mendoj de grupaj vojaĝoj al la lando dum la Printempa Festo jam estis disvenditaj unu monaton antaŭ la Printempa Festo.


Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj


    Fakuloj el Ctrip diris, ke en la antaŭaj jaroj oni ŝatis la turisman vojaĝon al Maŭricio, tamen la prezoj por ĉi-jara Printempa Festo malaltiĝis je 5-8%. La prezoj por vojaĝoj al Kanado estas samaj kiel tiuj de la lasta jaro.


    Ankaŭ malsamgrade malkreskis la prezoj por la printemp-festaj vojaĝoj al Indonezio, Barato, Aŭstralio, orienta Afriko kaj aliaj lokoj.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio