Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Mediprotektaj bambuaj produktoj el Ĉinio
2018-01-29

    Ĉinio havas pli ol ses milionojn da hektaroj da bambuaj arbaroj, kiuj okupas kvinonon de la bambuaj arbaroj de la mondo.


    Ĉinio ĉiujare produktas ĉirkaŭ 40 miliardojn da bambuaj manĝbastonetoj por unufoja uzado. Eĉ en la viglaj lokoj de Hongkongo, bambuaj skafaldoj estas uzataj en konstruado de altaj domoj.


    Verdaj bambuaj produktoj



    Krom esti farita al tradiciaj bambuaj metiartaĵoj, kun la helpo de moderna tekniko, bambuo estas ankaŭ trezoro je ĉiuj korpopartoj. Bambuo havas bonan ekonomian perspektivon. La jara produkto de bambua industrio valoras 200 miliardojn da juanoj. Unu el la kialoj estas konscio pri mediprotekto.


    Bambu-planko el ĉinaj firmoj okupas 90% de tiu en la internacia eksporta merkato. Pro pli da postulo pri verdaj produktoj en okcidentaj landoj, bambu-planko estas pli kaj pli ŝatata de konsumantoj. En 2016 la produkto de bambu-planko atingis 116 milionojn da kvadrataj metroj.


    La interregistara organizo Internacia Reto por Bambuo kaj Rotango, kun ĉefstabejo en Pekino diris, ke bambuo, la renovigebla malaltkarbona materialo kaj alternativo al plasto kaj ligno, estas "unu el la avangardaj provoj de Ĉinio en mediprotektado". Bambuo povas liberigi grandan kvanton da oksigeno en la aeron, kaj ĝi kapablas sorbi karbonan dioksidon kvaroble pli multe ol iuj arboj.


    Du aŭtofabrikistoj, BMW kaj Lexus, konsideras adopti la materialon kiel anstataŭanto de plasto kaj ligno por interna ornamo de aŭto. Iu germana kompanio volas uzi ĉi tiun materialon por fari ferdekon por ŝipo. Iu kanada kompanio pri spaca tekniko aldonos ĉi tiun materialon al teleskopo.



    Granda eksportanto de bambuaj produktoj


    Ĉinio fariĝis la plej granda eksportanto de bambuaj produktoj de la mondo. La jara produkt-valoro de la bambua industrio kalkuliĝas al 200 miliardoj da juanoj. La bambua industrio fariĝis nove emerĝanta de bambuaj kultivado, prilaboro kaj eksporto al bambua ekoturismo.


    Laŭ "Disvolv-plano de Bambua Industrio de Ĉinio", en 2020 la totala produkt-valoro de bambuo de Ĉinio atingos 48 miliardojn da usonaj dolaroj, kaj 10 milionoj da homoj estos dungitaj por la industrio.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio