Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Deklaro de Universala Esperanto-Asocio okaze de la Tago de Holokaŭsta Memoro
2018-01-26


    Ĉiujare la 27-an de januaro Unuiĝintaj Nacioj rekonas la Tagon de Holokaŭsta Memoro, la tagon de la liberigo de la ekstermejo Auschwitz-Birkenau kiun starigis la Nazioj kiel parton de sia programo de genocido. Temas pri tago de funebrado, ĉiujara promeso neniam forgesi tiujn kiuj mortis nek la monstrecon de la genocido kiu detruis ilin, kaj tago kiam la popoloj de la mondo estas alvokataj eldiri la vortojn “Neniam Plu” – neniam plu oni permesu ke tiaj barbarismaj agoj okazu.


    La Esperanto-movado aparte funebras tiujn kredantojn pri internaciismo kaj internacia kompreniĝo kiuj, ĉu pro sia raso ĉu pro siaj politikaj aŭ aliaj konvinkoj pereis je la manoj de la Nazioj. Inter ili estis ĉiu rekta familia posteulo de L.L. Zamenhof, fondinto de Esperanto, escepte de unu sola transvivanto – kaj inter ili estis multnombraj esperantistoj en Germanio, Pollando, Hungario, Ĉeĥoslovakio kaj aliloke. Ili inkluzivis esperantistajn ŝtatoficistojn, instruistojn, kuracistojn, ĵurnalistojn, poetojn. Kaj inter la travivantoj estis ankaŭ esperantistaj herooj kiuj ŝirmis aliajn for de ekstermiĝo.


    Temas ankaŭ pri tago kiam ni memoras tiujn kiuj ne rezistis aŭ ne povis rezisti tiun tiranecon kaj buĉadon; kaj ni promesas, antaŭ la ekzemplo de la Holokaŭsto, kontraŭstari maljustecon kie kaj kiam ajn ĝi okazas. Ni memoras la vortojn de la esperantista poeto Leen Deij, kiu en 1948 esprimis sentojn kiuj rilatas al ĉiuj gentoj kaj ĉiuj religioj.


    Al la juda foririnto


    Li fermis la kofron, manpremis – adiaŭ! 

    Sen ia protesto li iris… Hodiaŭ

    mi tion komprenas; li povis nur miri,

    ke mi, la kristano, lin lasis foriri.


    Kun kapo klinita la kofron li portis.

    Li iris la vojon al Auschwitz kaj mortis

    sen ia protesto… Li povis nur miri,

    ke mi, la kristano, lin lasis foriri.


    Kaj iam la filo kun filo parolos,

    kaj tiu demandos, la veron li volos.

    La mia silentos… kaj povos nur miri,

    ke mi, la kristano, lin lasis foriri.


    Ni sentis kompaton kaj monon kolektis,

    dum kelkaj el ni la infanojn protektis.

    Sed Auschwitz ekzistis! Nu, kion plu diri?

    Ke mi kaj ke vi… ni lin lasis foriri.


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

El UEA


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio