Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Gravaj punktoj por bone koni la Mondan Ekonomian Forumon en Davos
2018-01-24

    La 23an de januaro inaŭguriĝis la jarkunveno de la Monda Ekonomia Forumo en Davos, Svislando, kun preskaŭ 3 000 ĉeestantoj. Ĉi-jara temo estas "Krei komunan estontecon en partiĝa mondo".



    Daŭro


    23-26a de januaro, 2018


    Loko


    Davos, Svislando


    Temo


    Krei komunan estontecon en partiĝa mondo



    Ĉeestantoj


    Pli ol 2 500 ĉeestantoj el 110 landoj, inkluzive de ŝtatgvidantoj, komercistoj, reprezentantoj el internaciaj institucioj, socia, akademia, amaskomunikila kaj arta rondoj.


    Ĉina reprezentanto


    Liu He, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj direktoro de la Oficejo de la Centra Gvida Grupo por Financaj kaj Ekonomiaj Aferoj


    Tagordoj


    1. Tagordo pri tuta mondo: subteni ĉiujn mekanismojn por plibonigo de monda regado kaj gravajn procezojn pri plurflankaj kunlaboro. Ekzemple, la Celoj de UN por Daŭripova Evoluigo.


    2. Tagordo pri geopolitiko: alvoki koncernajn politik-decidantojn kaj fakulojn diskuti pri prevento de geopolitikaj demandoj kaj rapida reago.


    3. Tagordo pri ekonomio: subteni plurflankajn kunlaborojn por puŝi daŭripovan kaj inkluzivigan ekonomian disvolvadon por respondi nesufiĉan kreskon, malkreskon de produktado kaj teknikajn barojn.


    4. Tagordo pri regionoj: diskuti pri influo de sociaj kaj ekonomiaj transformiĝoj sur diversaj regionoj.


    5. Tagordo pri industrio kaj komerco: servi por krei novan komercan ekosistemon, helpi al entreprenoj kaj registaraj gvidantoj pretiĝi por la kvara industria revolucio.


    6. Tagordo pri estonteco: per interŝanĝo de ideoj kaj novaj eltrovaĵoj, antaŭvidi gravajn influajn faktorojn, kiuj eble renovigos la mondan sistemon.


    Gravaj punktoj


    1. Rekorda nombro de ĉeestantaj ŝtatgvidantoj


    Ĉi-jare estas rekorda nombro de ĉeestantaj ŝtatgvidantoj. Ĉeestas preskaŭ 70 ŝtatestroj kaj registaraj gvidantoj, inkluzive de itala ĉefministro Paolo Gentiloni, franca prezidento Emmanuel Macron, brita ĉefministro Theresa May, germana kanceliero Angela Merkel, kanada ĉefministro Justin Trudeau kaj aliaj.


    2. Atendo de ĉina projekto


    Ĉi-foje ankaŭ la nombro de ĉinaj ĉeestantoj trarompis la rekordon, entute 136 ĉeestantoj. 

David Aikman, ĉefreprezentanto de Ĉinio en la Monda Ekonomia Forumo, diris, ke temoj ĉi-jare rilatas al la disvolvado de Ĉinio en la estonteco. En iuj teknikaj kampoj de emerĝantaj industrioj, kie Ĉinio povas ludi la gvidan rolon, la mondo esperas aŭdi la voĉon de Ĉinio.


    3. Ĉeesto de la unua usona prezidento en Davosa Forumo en 18 jaroj


    Donald Trump ĉeestos la forumon. Antaŭ 18 jaroj Bill Clinton ĝin ĉeestis. Nun Donald Trump estas la sekva usona prezidento ĉeestanta la forumon.


    4. Virinaj prezidantoj


    Ĉiuj sep konfederaciaj prezidantoj de la forumo estas virinaj.


    Ili estas prezidanto de la Internacia Mona Fonduso Christine Lagarde, ĝenerala direktoro de la firmao IBM Ginni Rometty, norvega ĉefministro Erna Solberg, ĝenerala sekretario de Internacia Konfederacio de Sindikatoj Sharan Burrow, ĝenerala direktoro de la franca ENGIE-grupo Isabelle Kocher, direktoro de Eŭropa Organizo por Nuklea Esploro Fabiola Gianotti, kaj iniciatinto kaj prezidanto de Mann-Deshi-Fondaĵo Chetna Sinha.


    5. Plej seriozaj risk-eventoj


    Antaŭ nelonge la Monda Ekonomia Forumo publikigis Raporton pri Mondaj Riskoj 2018, dirante, ke eventoj pri ekstrema vetero, natura katastrofo, interreta atako, datenaj fraŭdo aŭ ŝtelo, malrapidiĝo de klimata ŝanĝo kaj fiaska respondo kaj traktado, grandskala nevola migrado kaj aliaj fariĝis la plej seriozaj riskoj alfrontataj de la mondo en 2018.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio