Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Mondaj Rekordoj de Guinness atendas atesti pli da fieraĵoj de Ĉinio
2018-01-23

    En 1955 aperis la unua eldono de Mondaj Rekordoj de Guinness. Ekde tiam Mondaj Rekordoj de Guinness, aŭtoritata organizo pri atesto de diversaj mondaj rekordoj, atestis multe da brilaj, interesaj aŭ kuriozaj mondaj rekordoj, kaj samtempe ĝi silente registris diversajn atingojn en la disvolva procezo de la homaro. 


Alistair Richards, tutgloba prezidanto de Mondaj Rekordoj de Guinness, intervjuata de Xinhua-a Novaĵ-agentejo, fotita de Guo Xiaotian


     "En nia datenbanko kolektiĝis pli ol 50 mil mondaj rekordoj. Ĉiujare ni ricevas ĉirkaŭ 47 mil petojn pri Mondaj Rekordoj de Guinness, ĉirkaŭ mil ĉiusemajne. Ĉiujare petoj el Ĉinio kalkuliĝas al 1 500, inter kiuj ĉirkaŭ 300 estas aprobitaj," Alistair Richards, tutgloba prezidanto de Mondaj Rekordoj de Guinness, diris dum intervjuo al Xinhua-a Novaĵ-agentejo: "En 2012 ni malfermis oficejon en Pekino por kuraĝigi pli multajn ĉinojn peti la Mondajn Rekordojn de Guinness. Ni decidis kolekti pli da rekordoj de Ĉinio kaj atendas atesti pli da fieraĵoj de la lando."  


    Alistair Richards diskonigis, ke la ideo pri starigo de Mondaj Rekordoj de Guinness originas el la diskuto "kiu specio de eŭropaj birdoj flugas plej rapide" en iu renkontiĝo okazinta en Irlando en 1953. Poste Sir Hugh Beaver, gastiginto de la renkontiĝo, petis la ĝemelajn fratojn Norris McWhirter kaj Ross McWhirter verki libron pri faktoj kaj donitaĵoj, kaj sekve la monde unua Mondaj Rekordoj de Guinness estis eldonita post du jaroj. 


Marco Frigatti (meze), vicprezidanto de la sekcio pri tutgloba registro de Mondaj Rekordoj de Guinness kaj ĝenerala direktoro de ĉina oficejo, donas atestilon por Xinhua-Vortaro. (dokumenta foto el Mondaj Rekordoj de Guinness)


    Ĝis nun Mondaj Rekordoj de Guinness estis vendita entute je 138 milionoj da ekzempleroj kaj ĝi iam estis la libro kun plej granda vend-kvanto. "Tamen tiu rekordo estis superita de ĉina Xinhua-Vortaro, kiu estis vendita je 567 milionoj da ekzempleroj, ekde sia eldono en 1953 ĝis julio 2015, kaj fariĝis 'la plej ŝatata vortaro' kaj 'la plej bone vendita libro' (regule reviziata) en la Mondaj Rekordoj de Guinness. Preskaŭ ĉiu ĉina familio havas unu ekzempleron de tiu vortaro. Mi opinias, ke tiu vortaro daŭre tenos la mondan rekordon en la venontaj multaj jaroj", diris Alistair Richards.


Komput-tabelo el bambuaj tabuletoj en la periodo Militantaj Regnoj, atestita kiel "la plej frua decimala multiplika tabelo", kolektita de Tsinghua-Universitato (dokumenta foto el Mondaj Rekordoj de Guinness)


    Richards diris ankaŭ, ke Mondaj Rekordoj de Guinness planas la programon "Fiera Ĉinio". "Per tio ni povas trovi, atesti, celebri kaj montri mondajn rekordojn de Ĉinio, kiuj povas prezenti historion, kulturon, altajn kaj novajn teknikojn de la lando. Ekzemple, la komput-tabelo el bambuaj tabuletoj en la periodo Militantaj Regnoj (475 a.K.-221 a.K.), kolektita de Tsinghua-Universitato kaj atestita kiel la plej frua 'decimala multiplika tabelo', estis inventita antaŭ 2 300 jaroj kaj rigardata kiel la plej frua embrio de komputilo. Tiu ekzemplo montris, ke 'Fiera Ĉinio' ne nur diskonigos al ĉinaj legantoj similajn surprizajn teknikojn, sed ankaŭ prezentos al la tuta mondo instigajn rakontojn pri delikataj kulturo kaj historio de Ĉinio. Ni esperas, ke Ĉinio festos siajn historion, kulturon kaj scienc-teknikan progreson, kaj diskonigos tiujn rakontojn al la tuta mondo."


Redaktoro: Niu Xueqin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio