Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping: Regado de Ĉinio II (1): Kial Xi Jinping emfazas la gravecon de ideologio?
2018-01-23

de YOSHIDA Yosuke


    -"Kio estas socialismo kun ĉinaj trajtoj por nova epoko?"


    -"Kien sin direktas la registaro de Xi Jinping?"


    -"Ĉu ne estas tiel, ke Xi Jinping simple utiligas la batalon kontraŭ koruptado por krei registaron, kiu funkciu tute laŭ lia volo?"


    Jen estas tipaj demandoj, kiujn japanoj havas pri la registaro de Xi Jinping. La kompreno de japanoj pri Xi Jinping estas iel tendenca, ne laste pro tio, ke la japana gazetaro ŝatas raporti, ke "Xi Jinping unu post alia forigas siajn politikajn rivalojn per potencbatalo".


    La fakto tamen estas, ke la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) estas partio, kiu funkcias surbaze de la teorio. Pro tio ideologio havas gravan signifon por formado de ĝiaj politikoj, kaj paroloj de ĝia ĉefa gvidanto surbaze de la teorio kaj ideologio estas tre gravaj por scii la orientiĝon de lia registaro.


    Depost sia enoficiĝo en 2012 kiel ĝenerala sekretario de KPĈ, Xi Jinping faris multe da paroladoj, kaj ili estas kolektitaj en du volumojn kiuj portas unu komunan titolon: Xi Jinping: Regado de Ĉinio. La unua volumo estis eldonita en 2014, la dua en 2017. Tiuj libroj helpas al ni sisteme kompreni la ideojn de Xi Jinping pri la mastrumado de tiu ĉi giganta lando.


    La dua volumo enhavas paroladojn, kiuj estis faritaj inter la jaroj 2014 kaj 2017, kiam la reformoj iniciatitaj de Xi Jinping komencis funde penetri en la ĉinan socion. Se vi legas la unuan kaj duan volumojn kune, vi povas havi ĝeneralajn ideojn pri la direkto, en kiu li volas konduki Ĉinion. Xi Jinping emfazas reiron al la "origina aspiro" de KPĈ kaj reprenon de la tradicio de la Partio kiel teoria partio. Estas pro tio, ke li alvokas homojn studi marksismon. En la dua volumo estas entenataj paroladoj pri diversaj temoj kiaj politiko, ekonomio, kulturo kaj diplomatio, sed en la unua parto de tiu ĉi artikolo ni ĉefe esploru liajn ideojn pri la plej fundamenta ideologio de KPĈ.


    Emfazo "ne forgesi nian originan aspiron"


    En la 19-a Tutlanda Kongreso de KPĈ inaŭgurita en la 18-a de oktobro 2017, Xi Jinping diris, ke "ni ne forgesu nian originan aspiron, kaj gravuru sur la koron nian mision". La "origina aspiro" referencas al la elstara tradicio de KPĈ. La gvidantoj de la unua generacio de la revolucio kiel Mao Zedong kaj Zhou Enlai kutimis uzi la devizon "servi al la popolo" kaj postulis de la partiaj membroj kaj kadroj ke ili donu prioritaton al la publikaj interesoj malfavore al la privataj. Sed kun la paso de tempo tia revolucia spirito pli kaj pli malfortiĝis, tiel ke nuntempe multaj membroj de KPĈ dediĉas sian atenton ĉefe al altigo de la propra vivnivelo. Pro tio la motivo aliĝi al la Partio ĉe multaj homoj nuntempe ne plu estas por "ŝanĝi la socion" sed por "atingi promocion". 


    Rezulte KPĈ fariĝis grandega interesgrupo kaj tio kondukis al disvastiĝo de koruptado. Oni ekhavis la ideon, ke, se iu aliĝas al la Partio, li aŭ ŝi povas havi diversajn avantaĝojn. La partiaj organizoj fariĝis burokratecaj kaj iliaj funkciuloj faras nur aferojn anticipe instrukciitajn. Ke ili estu servantoj de la popolo fariĝis simple slogano surpapera.


    Por radikale ŝanĝi tian situacion, depost sia enoficiĝo Xi Jinping enkondukis severajn reformojn de la Partio.


    En la parolado por festi la 95-jaran jubileon de la fondiĝo de la Partio, kiu estas entenata en la dua volumo de Xi Jinping: Regado de Ĉinio, Xi Jinping diras, ke "la bazo de la Partio sin trovas en la popolo, kaj la forto de la Partio venas de la popolo. Ni firme tenu la principon, ke ĉio estu por la popolo, kaj pri ĉio ni devas bazi nin sur la popolo." La plej fundamenta motivo de la Partia reformo de Xi Jinping estas revivigo de la elstara tradicio de KPĈ postlasita de la unua generacio de la revolucio. Ĝuste en tiu ĉi klopodo de Xi Jinping, esprimita per la frapfrazo "preni la popolon en la centron", estas reflektata la "origina aspiro" de KPĈ vortumita en la devizo: "servi al la popolo". Tiun "originan aspiron" fundamentas marksismo, kaj tiu ĉi lasta samtempe estas parto de la "origina aspiro" de la Partio.


    Alvoko firme teni marksismon kiel la plej gravan radikon de la Partio


    Depost sia enoficiĝo Xi Jinping daŭre emfazas, ke oni firme tenu marksismon. En la artikolo publikigita en la 5-a de januaro 2013, li skribas: "Socialismo kun ĉinaj trajtoj ja estas socialismo, kaj ĝi ne estas iu alia ismo. Ni ne devas forlasi la bazajn principojn de scienca socialismo. Se ni farus tion, ni ne plu havus socialismon" ("Firme tenu kaj disvolvu socialismon kun ĉinaj trajtoj", artikolo entenata en la unua volumo de Xi Jinping: Regado de Ĉinio). Xi Jinping implicas, ke, se la partiaj membroj kaj kadroj ne tenus marksismon firme, la Partio perdus sian ekzistokialon.


    Estas certe, ke reformo kaj pordomalfermo alportis al Ĉinio ekonomian prosperon, sed aliflanke draste falis la pozicio de marksismo en la ĉina socio. Estas kvar faktoroj en tiu malgraviĝo de marksismo. La unua faktoro estas, ke la tradicia marksismo ne plu povis respondi al la praktikaj problemoj, kiujn ekhavis Ĉinio depost la lanĉo de reformo kaj pordomalfermo. Pro reformo kaj pordomalfermo pli kaj pli multiĝis "kapitalismaj elementoj" en Ĉinio, tiel ke la tradicia politika ekonomio, kiu bazis sin sur tiu de Soveta Unio, ne plu povis respondi al la problemoj de la ekonomia mastrumado de la merkata ekonomio. Ĝian lokon anstataŭis la ekonomiko alportita de Eŭropo kaj Usono.


    La dua faktoro estas manko de novkreado en la teoriaj laboroj. Socialismo estas scienco, kaj oni devus disvolvi ĝian teorion responde al la ŝanĝiĝo de la epoko. Tiurilate la plej grava problemo de la internacia socialisma movado en la 20-a jarcento estis dogmismo. Oni emis rigardi la teorion de Markso kaj de Lenino kiel panaceon, kaj kredis, ke tiu teorio estas aplikebla al ajnaj kondiĉoj. Devojiĝo disde ilia teorio estis brulstampita kiel "reviziismo". Ankaŭ en Ĉinio dum la periodo de la Kultura Revolucio okazis, ke la vortoj de Mao Zedong estis konsiderataj kiel absolutaj, kaj tio malhelpis al novkreado de la teorio responde al la ŝanĝiĝo de la epoko.


    La tria faktoro estas malfortiĝo de la revolucia spirito. La membroj de KPĈ dum la revolucia periodo studis marksismon por ŝanĝi la duonkolonian kaj duonfeŭdan Ĉinion. Ili konsideris kiel sian mision disvastigon de marksismo al kiel eble plej multaj homoj. Sed post la fondiĝo de la nova Ĉinio, kun la paso de tempo oni pli kaj pli malhavis tian revolucian spiriton, kaj por multaj partianoj marksismo fariĝis nura "studobjekto por trapasi ekzamenon", kaj ĝia studado "simpla devo".


    La kvara faktoro estas "utilismo", kiun naskis plimultiĝo de "kapitalismaj elementoj" depost la komenco de reformo kaj pordomalfermo. La reformoj orientitaj al la merkata ekonomio helpis al homoj pliriĉiĝi, sed ili samtempe stimulis la kreskon de "utilismo" en la ĉina socio. Antaŭ la lanĉo de reformo kaj pordomalfermo "utilismo" ne estis tiom evidenta en la ĉina socio ĉar la konstruado de la nova Ĉinio estis efektivigata kun ideologio kiel grava faktoro kaj ĉar dum longa tempo grandan influon havis forta tendenco al egaleco. Post la enradikiĝo de reformo kaj pordomalfermo multaj ĉinoj komencis pligravigi la financan bonstaton malfavore al ideologio, kaj pli kaj pli perdis intereson pri la lasta.


    Pro tiuj faktoroj malkreskis interesiĝo pri marksismo. La aŭtoro opinias, ke al tio plej multe kontribuis la fakto, ke ĝia teoria novkreado estis malhelpata.


    Fronte al tia situacio Xi Jinping alvokis al la partianoj studi la marksismajn filozofion kaj politikan ekonomion. En la dua volumo de Xi Jinping: Regado de Ĉinio ni trovas lian paroladon faritan en la 26-a de julio 2017, kiu estas konsiderata kiel dokumento montranta la ĉefan tonon de la 19-a Tutlanda Kongreso de KPĈ. En tiu parolado Xi Jinping diras, ke "nia Partio alte taksas la konstruadon de la teorio kaj ĝian gvidan rolon, kaj emfazas la unuecon de la teorio kun la praktiko". Tio signifas, ke li intencas antaŭenpuŝi novkreadon de la teorio surbaze de la praktiko. Ni notis, ke en la 19-a Tutlanda Kongreso de KPĈ estis elmetita la koncepto: "socialismo kun ĉinaj trajtoj por nova epoko". Tiu ĉi nova koncepto implicite montras, ke la registaro de Xi Jinping volas firme teni marksismon kiel la radikon de la Partio, kaj konstrui la novan teorion de marksismo, kiu adaptiĝu kun la nova epoko.


    Kio estas bezonata por konstrui novan socialisman teorion por Ĉinio?


    Xi Jinping tiel alvokas al la partianoj studadon de marksismo, kiu estas nenio alia ol la "origina aspiro" de KPĈ, kaj klopodas relevi ĝian pozicion. Tio fariĝos ekstreme grava por la estonta tempo, kiam la ĉina socialismo eniros en la mezan aŭ altan ŝtupon de socialismo.


    En la dua volumo de Xi Jinping: Regado de Ĉinio estas entenata la parolado de Xi Jinping pri "ĉinigo, ĝisdatigo kaj popularigo" de marksismo. Ni jam parolis pri la neceso akordigi marksismon kun la epoko, sed ne malpli grandan gravecon havas la adaptado de marksismo al la ĉinaj kondiĉoj kaj ĝia popularigo, t.e. ĝia disvastigo al la amasoj. En la epoko, kiam ekzistis Soveta Unio kiel la centro de la monda socialisma movado, la socialisma teorio de la sovetia tipo estis konsiderata kiel absoluta, sed tia teorio ne nepre akordiĝis kun la specifaj lokaj kondiĉoj de la unuopaj landoj. Jam en la epoko de Mao Zedong Ĉinio komencis klopodi por adapti marksismon al la specifaj kondiĉoj de la lando kaj starigi sian propran teorian sistemon, kaj ankaŭ nun provas konstrui sistemon de socialismaj valoroj, kiuj enkorpigu ĉinajn valorkonceptojn.


    La gvidantoj de KPĈ en la komenca periodo unue mem studis marksismon, kaj poste disvastigis rezulton de la studado al la laboristoj por instigi ilin partopreni en la revolucia movado. Tio estas nenio alia ol la nun nomata popularigo de marksismo. Nuntempe multaj ordinaraj ĉinoj ne multe interesiĝas pri marksismo, konsiderante ĝin "malfacila" aŭ "io nur por la elito". Sed en siaj paroladoj Xi Jinping rimarkigas, ke la moderna tendenco en marksismo havas gravan karakterizaĵon, ke ĝi kritike montras la sutrukturajn kontraŭdirojn de kapitalismo, kontraŭdirojn de ĝia produkta sistemo, kaj ankaŭ ĝiajn klasajn kaj aliajn sociajn kontraŭdirojn. Li esence diras, ke marksismo ankoraŭ havas vivipovon por analizi kapitalismon en ĝia esenco. Ĉinio nun plifortigas la esploradon pri marksismaj tendencoj eksterlandaj, kaj utiligas ĝian rezulton en la politikformado de la lando. La kvin konceptoj por disvolviĝo, "novkreado, verdeco, malfermiteco, harmonio, kaj kunhavigo", elmetitaj en la 5-a Plena Sesio de la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ, estas tipa ekzemplo de tia utiligo.


    Por efike konigi al homoj kion KPĈ intencas fari, nepre necesas popularigo de marksismo. Xi Jinping en siaj paroladoj ade atentigas pri la graveco de tio, ke la gvidaj kadroj de la Partio montru sian ekzemplon por studi la klasikaĵojn de marksismo kaj ke ili disvastigu rezulton de la studado al la vastaj tavoloj de la partianoj.


    En la unua duono de la dua volumo de Xi Jinping: Regado de Ĉinio estas multe da eldiroj de Xi Jinping pri ideologio, kaj atenta legado de tiu parto ebligas al la legantoj kompreni la sintenon de lia registaro al marksismo.


Redaktoro: USUI Hiroyuki


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio