Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Informilo de UN-oficejo de Universala Esperanto-Asocio
2018-01-23

    Numero 32, januaro 2018


    Memorigo okaze de la Internacia Tago por Toleremo



    Novjorko, 16-a de novembro 2017. “Je la tago de ĝia kvindeka datreveno, la 16-an de novembro 1995, la membraj ŝtatoj de Unesko akceptis Deklaron de Principoj pri Toleremo. Interalie, la Deklaracio asertas, ke toleremo estas nek indulgo nek indiferento. Ĝi estas respekto kaj apreco de la riĉa diverseco de la kulturoj de nia mondo, niaj formoj de esprimo, kaj niaj manieroj homi. Toleremo rekonas la universalajn homajn rajtojn kaj fundamentajn liberecojn de aliaj personoj. Homoj nature diversas; nur tolero povas garantii la pluvivon de miksitaj komunumoj en ĉiu regiono de la terglobo. 


    “La Deklaracio priskribas toleremon ne nur kiel moralan devon, sed ankaŭ kiel politikan kaj juran devigon por unuopuloj, grupoj kaj Ŝtatoj. Ĝi situigas toleremon en rilaton al la internaciaj homrajtaj instrumentoj formulitaj tra la pasintaj kvindek jaroj, kaj emfazas, ke Ŝtatoj elformulu novajn leĝojn kie tio necesas, por sekurigi egalecon de pritrakto kaj vivoŝanco por ĉiuj grupoj kaj unuopuloj en la socio. 


    “Rektaj maljusteco kaj perforto estas oftaj formoj de maltoleremo, sed same ankaŭ diskriminacio kaj flankenŝovado. Edukado por toleremo celu rebati influojn kiuj kondukas al la timo de aliuloj kaj ilia ekskludo, kaj helpu la gejunulojn formi kapablojn de sendependa juĝkapablo, kritika pensado kaj etika rezonado. La diverseco de la multaj religioj, lingvoj, kulturoj kaj etnoj ne estas preteksto por konflikto, sed trezoro kiu riĉigas nin ĉiujn.”


    Tion deklaras la retejo de Unuiĝintaj Nacioj koncerne toleremon kaj la Internacia Tago por Toleremo, kiun oni festas la 16-an de novembro. Kiel vi praktikas toleremon en via agado por Esperanto? Kiel vi esprimas ĝin en via ĉiutaga vivo?


    Ni invitas vin, okaze de la Internacia Tago por Toleremo, dediĉi vin al persona kaj kolektiva toleremo en la spirito de nia lingvo Esperanto!


                                          Esperanto por UN, Novjorko, novembro 2017


    Parizo: La Zamenhofa Jaro 2017 atingis sian kulminon


    Parizo, 12-a de decembro 2017. Pli ol 150 personoj direktis sin al la ‘urbo de lumo’ por partopreni la konferencon okazigitan kadre de Unesko en ĝia prestiĝa sidejo, por marki la finon de la Zamenhofa Jaro 2017. La fondinto de Esperanto, d-ro L.L. Zamenhof, mortis antaŭ ĝuste cent jaroj, en 1917, kaj Unesko kaptis la okazon oficiale rekoni liajn kontribuojn al tutmonda interkompreniĝo. La konferenco estis nur unu el inter pluraj aranĝoj en Parizo kaj aliloke. En Parizo ĝin antaŭis trejnseminario por eduki Esperanto-aktivulojn pri la laboro de Unesko. Tiu seminario konsistis el kvar prezentoj – pri la funkciado de Unesko, pri Esperanto kaj Unesko, pri la nemateria mondheredaĵo (kultura programo de Unesko), kaj pri Unesko-Kuriero. 


    Sekvis la konferencon fruktodona kunsido kun la ĉefredaktoro de Unesko-Kuriero.


    Inter la partoprenantoj de la konferenco estis juna rumanino, Nicoleta Enache, kiu troviĝas meze de unujara volontulado en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo. Ŝi raportis jene:


     “La 11-an de decembro mi havis la ŝancon partopreni la memorkonferencon por la centa datreveno de la forpaso de L.L. Zamenhof. La memorkonferenco Tutmondiĝo, Interreto kaj Unesko-Kuriero okazis en salono de la sidejo de Unesko kaj kunigis pli ol 100 homojn el pluraj landoj. Inter la partoprenantoj estis multaj esperantistoj, reprezentantoj de membro-ŝtatoj de Unesko kaj oficistoj de Unesko.


    “La konferenco estis dividita en tri partojn. La malfermo komenciĝis per alparolo de Krystyna Zurek, konstanta delegito de Pollando ĉe Unesko, kiu direktis la atenton de la partoprenantoj al la ĉefa temo de la konferenco kaj substrekis ĝian gravecon. Ni havis ankaŭ la okazon aŭskulti la vortojn de Maryse Wanda Zaleski-Zamenhof, la pranepino de L.L. Zamenhof, kaj la vidpunkton de Stefan MacGill, vic-prezidanto de UEA. Nome de Unesko parolis s-ro Frank La Rue, la Asista Direktoro de Unesko  por Komunikado kaj Informado.”


    Sekvis serio de prezentoj pri aspektoj de la konferenca temo. Ili tuŝis la nunan staton de Esperanto kaj la Esperanto-movado, la rolon de modernaj komunikiloj en la disvastigo de Esperanto, kaj la rolon de Esperanto en disvastigo de la celoj de Unesko, interalie per la nove lanĉita Esperanto-eldono de la oficiala revuo de Unesko, Unesko-Kuriero


    La Kuriero en Esperanto aprezata


    Parizo, 12 decembro 2017. En kunsido en la sidejo de Unesko en Parizo la 12an de decembro, la ĉefredaktoro de la revuo Unesko-Kuriero bonvenigis la ekaperon de Esperanta versio aldone al la ekzistanta familio — la franca, angla, araba, ĉina, hispana, portugala kaj rusa. La kunsido estis konceptita por 10-minuta daŭro, sed la bonvenigo de la esperantistoj estis tiom pozitiva, ke ĝi daŭris 70 minutojn, kun la trakto de tre praktikaj demandoj kaj respondoj. La akceptanta ĉefredaktorino estas s-ino Jasmina Ŝipova, origine el Makedonio. Ŝia nove enpostenigita asistanto estas s-ino Xiaorong Chen el Ĉinio. Ĉe la esperantistoj estis Trezoro Huang Yinbao, lia filino Huang Xiaojuan, François Lo Jacomo, kaj reprezente de UEA, Stefan MacGill. La celoj de la kunsido estis fiksi kontrakton inter Unesko kaj la produktanto de la numeroj, la ĉina firmao Ora Ponto, aranĝi pli rapidan fluon de materialo por ĉiu numero, ebligi aperigon de reklamoj en la unuopaj numeroj, kaj aranĝi retejan kunlaboron. S-ino Ŝipova laŭdis la iniciaton kiu kondukis al apero de la Kuriero en Esperanto kaj la inciatinton kaj ĉefan motoron Trezoro Huang Yinbao.


    Novjorko: Bruklino Festas la Zamenhofan Jaron


    Brooklyn, 11-a de decembro 2017. Dimanĉon la 10-an de decembro, la Publika Biblioteko de Brooklyn, en la urbo Novjorko, estis kunvenloko de Ponto el vortoj: 130 jaroj de Esperanto, kunveno kiu markis la centan datrevenon de la morto de L.L. Zamenhof, kreinto de la 130-jara internacia lingvo Esperanto. Sub sponsoreco de la Pola Kultura Instituto kaj ESF (Esperantic Studies Foundation), la aranĝo prezentis Esther Schor, kiu estas profesoro kaj poeto de la Universitato Princeton University. Ŝi detale prezentis la vivon kaj filozofion de Zamenhof kaj donis superrigardon de la historio kaj kulturo de Esperanto. Aparte notinda estis ŝia analizo de la vivo kaj filozofio de Zamenhof kiel novmaniera pensulo, kaj de lia strebado akordigi siajn apartajn zorgojn kiel juda intelektulo kun la universalista impulso kiun ŝajne entenis la ideo de internacia lingvo. Post ŝia parolado, aliĝis al la debato Humphrey Tonkin, iama prezidanto de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj reprezentanto de la Asocio ĉe UN, kaj Sebastian Schulman, tradukanto de Esperanto-literaturo. Tiu trio vigle kaj larĝe diskutis pri la hodiaŭa Esperanto-kulturo, tuŝante la pozicion de Esperanto kontraste al la tutmonda angla lingvo, la diversajn manierojn aliĝi kaj partopreni en la Esperanto-komunumo, kaj la formojn de nuntempa Esperanto-kulturo. La ĉeestantoj, mikso de esperantistoj kaj homoj kulture scivolemaj, entuziasme partoprenis.  


    Romo: Ekspozicio kaj kolokvo honore al Zamenhof


    Romo, 11-a de decembro 2017. La Pola Akademio en Romo estis la kunvenejo de kolokvo festanta la kompletiĝon de la Zamenhofa Jaro. Prezidis Piotr Salwa, direktoro de la Akademio. Inter la parolantoj estis kvar profesoroj el italaj universitatoj, Fabrizio Pennacchietti, Davide Astori, Carlo Minnaja kaj Nicola Reggiani. La direktoro de la Esperanto-Muzeo ĉe la Aŭstria Nacia Biblioteko en Vieno, Bernhard Tuider, traktis la historion kaj disvastiĝon de Esperanto, kaj d-ro Javier Alcalde, el Barcelono, pridiskutis politikajn aspektojn de la lingvo. Inter la parolantoj estis tri vizitantoj el la Universitato "Adam Mickiewicz", en Poznano, Pollando: prof. Ilona Koutny, d-ro Ida Stria, kaj prof. Alicja Sakaguchi. Fine, prof. Federico Gobbo, profesoro de interlingvistiko kaj Esperanto en la Universitato de Amsterdamo, ekzamenis la rolon de Zamenhof kiel pensulo kaj filozofo. La aranĝo okazis kelkajn tagojn post pli frua renkontiĝo en la Itala Parlamento kiu festis la malfermiĝon de speciala ekspozicio pri Zamenhof en la parlamentejo – aranĝo kiun ĉeestis parlamentanoj, reprezentantoj de la Itala Esperanto-Federacio, kaj aliaj naciaj figuroj. La Pola Akademio intencas aperigi la dek referaĵojn prezentitajn en la kolokvo. Finis la kolokvon prezento de monologo Dottor Esperanto de la aktoro Mario Migliucci, kaj transdono de nove eldonita itala traduko de mallongigita versio de la biografio de Zamenhof de Aleksander Korĵenkov.   


    Kuracista promeso nun legebla en Esperanto


    Trier, Germanio, novembro 2017. La Monda Medicina Asocio (World Medical Association, WMA) kadre de sia pasinta internacia kunveno en oktobro reviziis kaj kompletigis la proponon pri "Promeso de la kuracisto", kiu estis unuafoje publikigita kadre de la Deklaracio de Ĝenevo en la jaro 1948. Gravaj novaĵoj estas la instigo por gekuracistoj, ke ili atentu ankaŭ la propran sanstaton, kaj akcento al la aŭtonomio de la paciento. Esperanto-versio nun legeblas en la retejo de la esperantista medicina faka asocio UMEA: http://umea.fontoj.net/deklaracio-de-gxenevo


    Reprezentanto de UEA alparolis la plenan sesion de la 39-a Ĝenerala Konferenco de Unesko


    Parizo, 6-a de novembro 2017. Hodiaŭ, reprezentanto de UEA faris mallongan paroladon antaŭ dumilo da diplomatoj, aktivuloj kaj oficistoj el la tuta mondo, en la plena sesio de la 39-a Ĝenerala Konferenco de Unesko, okazanta ĉe la sidejo de Unesko en Parizo. Nur dudeko da Internaciaj Neregistaraj Organizaĵoj (NRO-oj) ricevis tian lokon en la tagordo.


    La voĉo kaj la vizaĝo de UEA estis tiuj de Rakoen Maertens, juna aktivulo el Belgio kaj komisiito de TEJO pri agado ĉe Unesko, kiu jam akiris spertojn pri eksteraj rilatoj en pluraj internaciaj aranĝoj inkluzive de NRO-Forumo de Unesko okazinta pasintmaje en Riado, Sauda Arabio. Subtenanta lin estis teamo konsistanta el Renée Triolle, François Lo Jacomo, Barbara Despiney, Didier Loison kaj Gilles Tabard.


    Dum sia interveno, Maertens emfazis la kernan gravecon de komunikado en la laboro de Unesko. Laŭ li, interkompreniĝo, trovo de komunaj interesoj, partneriĝo kaj kunlaboro ja estas la bazo de la agado. Tamen, en internaciaj medioj, “komunikado ne ĉiam estas, kia ĝi ŝajnas esti. Estas baroj.” Inter tiuj baroj li substrekis “malegalecon en memesprimado, ĉar difinita lingvo povas esti ne agnoskata, dum aliaj jes. Uzi specifan lingvon, apartenantan al specifa kulturo, kreas malegalecon en la komunikado.”


    Emfazante ĝian longan kunlaboron kun Unesko, Maertens elstarigis la aktivan engaĝiĝon de UEA por “profunda komunikado, lingva kaj kultura egaleco, lingva diverseco kaj interkultura interŝanĝo.” Li kaptis la okazon ankaŭ por mencii la 100-an datrevenon de la forpaso de Lazaro Ludoviko Zamenhof, solenatan sub aŭspicio de Unesko, kaj la lastatempan aperigon de Unesko-Kuriero en Esperanto, kies ekzempleron li montris dum la parolado.


    La parolado finiĝis per inspiraj vortoj kaj bondeziroj por “profunda, signifoplena kaj konstruema dialogo, en malferma interkompreniĝemo”. Maertens krome invitis la ĉeestantojn al solena aranĝo ene de Unesko-konstruaĵo la 11-an de decembro, organizata de la Unesko-teamo de UEA kunlabore kun la pola Unesko-delegacio, por oficiale fermi la Zamenhof-Jaron.


Redaktis Rafael Henrique Zerbetto

El Esperanto por UN


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio