Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La Esperanto-muzeo en Vieno
2018-01-22


    La Esperanto-muzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko pasintjare havis pli ol 20 000 vizitantojn. Tio estas rekordo por la muzeo, kiu estis fondita antaŭ 90 jaroj, rakontas la estro de la muzeo, Bernhard Tuider. 


    La Esperanto-muzeo situas en la centro de Vieno, unu el la plej grandaj urboj en Eŭropo. Tial ĝi estas rimarkata de multaj personoj kaj ankaŭ estas tre grava pordo al la publiko. Dum la pasintaj jaroj la nombro de vizitantoj daŭre kreskis. En 2017 rekorda nombro da 21 256 personoj vizitis la Esperanto-muzeon, kompare kun la jaro 2016 (15 937) tio estas rimarkinda plialtiĝo de 33 %, kompare kun la jaro 2006 (5 025) eĉ 323 %. 


    Inter la vizitantoj estas ne nur personoj el Vieno kaj ĝia ĉirkaŭaĵo, precipe gelernantoj kaj gestudentoj, sed ankaŭ multaj turistoj. Same daŭre venas esperantistoj el diversaj partoj de la mondo en la Esperanto-muzeon, kiu – fondita en 1927 – konservas kaj disponigas mondskale la plej ampleksan kolekton pri Esperanto kaj planlingvoj.  




    Tiu ege pozitiva evoluo baziĝas precipe sur la pliampleksigo de la deĵorhoroj, la enkonduko de novaj laŭaĝaj atelieroj kaj sur eventoj kun specialaj laŭtemaj gvidadoj. 


    Ĉiujare la Esperanto-muzeo – kaj la kvar aliaj muzeoj de la Aŭstria Nacia Biblioteko – partoprenas plurajn naci- kaj internacikadrajn kulturajn aranĝojn. 


    Por lernejaj klasoj la Aŭstria Nacia Biblioteko ofertas aĝospecifajn programojn, la tiel nomatajn “Wissenswelten” (sciomondoj), pro kiuj dum la pasintaj jaroj pli kaj pli da infanoj kaj gejunuloj ĝuis gvidadojn kaj Esperanto-fulmkursojn. 


    Ankaŭ grupoj de plenkreskuloj – precipe universitatanoj – volonte kaj regule mendas Esperanto-kurson aldone al gvidado.


    Tiel ĉiujare inter 40 kaj 50 grupoj ricevas dum 30, 60 aŭ 90 minutoj bazajn konojn pri Esperanto, ili povas efektoplene sperti, ke la lingvo bone funkcias, kaj ili ankaŭ ekscias, ke ĝi estas ĉiutage uzata en nia instituto – de dungitoj kaj de vizitantaj esperantistoj. 


    Krome vizitantoj povas percepti, ke la Esperanto-muzeo estas ne nur muzeo, sed ankaŭ biblioteko kaj arkivo, kiu nuntempe konservas kaj disponigas jenan havaĵon:


      40.000 faldfolioj


      35.000 volumoj


      25.000 gazeteltondaĵoj, precipe el la tempo 1900–1920


      22.000 fotoj kaj fotonegativoj


      10.000 manuskriptoj kaj aŭtografoj


      3.700 diversaj periodaĵoj


      3.000 muzeaj objektoj


      1.500 afiŝoj


      850 aŭd-vidaj materialoj 


      56 antaŭlasaĵoj, postlasaĵoj kaj arkivoj (de asocioj, eldonejoj kaj revuoj)



    Pli da informoj troveblas en la retejo de la Esperanto-muzeo. 


Bernhard Tuider

Redaktoro: Kang Caiqi

<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 18px;">内容</span>


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio