Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
ILEI kaj Edukado manenmane
2018-01-15


    RITE (Reta Instruista Trejnado de Esperanto ),programo de www.edukado.net,celas doni eblon spertiĝi pri metodiko, teoria kaj praktika kaj akirigi instruspertojn al tiuj personoj, kiuj ne povas vizitadi ĉeestan kurson, trejnadon, aŭ pere de la reto volas refreŝigi siajn konojn kaj sub gvidado riĉigi sian ilaron kaj teknikojn por interese kaj moderne gvidi Esperanto-kursojn. Kadre de la studoj RITE disponigas ne nur metodikajn konojn kaj spertojn, sed la kursanoj studos kaj ekzameniĝos ankaŭ pri aliaj, komplementaj studobjektoj, ligitaj al pedagogio, al la internacia lingvo kaj al ties kulturo. 


    Esperanto-Instruista Trejnado EIT de ILEI

    ILEI kunlabore kun Katalin Kovats, redaktoro de edukado. net proponas intensan trejniĝon pri instruado de Esperanto dum la 51-a ILEI-kongreso en Madrido. 

    D-ino Katalin Kovats konsentis meti je dispono parton de tiu vasta programo kaj doni fortan rabaton al la partoprenantoj. 



    La reta teoria kurso baziĝas je mallongigita kursmaterialo de RITE, je ties 26 lecionoj pri metodiko kaj 14 leciona gramatika kurso. Je ambaŭ studobjektoj la unuoj konsistas el teorita parto, testo kaj hejmtaskoj, kiuj estas individue analizataj kaj taksataj. La lastaj lecionoj de metodiko preparas la studantojn al la dumkongrese prezentota modelleciono. 

 


    La sukcesintoj ricevos diplomon de ILEI pri la instruado de Esperanto. 

    Ĉiuj informoj troviĝas en la paĝaro de ILEI:www.llei.info

 

El: Esperanto kaj vikipedio 

Redaktoro: Kang Caiqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio