Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
En Germanio okazis LUMINESK'
2018-01-12

(Fotita de Alfred Schubert)


    De la 27-a de decembro 2017 ĝis la 3-a de januaro 2018 okazis la aranĝo LUMINESK', kiun okazigis la Germana Esperanto-Asocio. Ĉirkau 50 samideanoj el Germanio, Francio, Belgio, Nederlando, Rusio, Svislando, kaj elmigrintoj el Ĉinio kaj Japanio, veturis al la urbeto Haltern am See en la Ruhr-regiono proksime al Monastero (Münster) por partopreni la la aranĝon. La ĉefa organizanto Andreas Diemel sukcese engaĝis kompetentan teamon por prezenti tuttagan programon allogan kaj buntan. Abundis videofilmoj kaj fotoj el la vasta mondo, de Ĉinio ĝis Argentino.


(Fotita de Andreo Grossmann)


    S-ro Ulrich Brandenburg, eks-diplomato, prelegis pri la kriza politiko de la Eŭropa Unio - ĝiaj historio kaj estonto. 


    S-ro Alfred Schubert, prezidanto de la Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio (TEĴA) kontribuis per bildoprelego pri la solenaĵo omaĝe al la 100-jara datreveno de la morto de Zamenhof okazinta en Varsovio. Sekve li rakontis pri la 35 mil Rotari-kluboj en la mondo, el kiuj du uzas nian lingvon. 


    S-ino Liu Jun gaje parolis pri sia vivo kun Esperanta gusto, kaj ankaŭ montris filmon en kiu ŝi kuiras svisan fonduon, kaj multajn fotojn pri E-renkontiĝoj. Ŝia edzo Dieter Rooke rakontis pri sia scivolemplena vizito al Norda Koreio helpe de esperantistoj de Pekino kaj la urbo Dandong, kaj li parolis ankaŭ pri la konferenco pri unuiĝo de la norda kaj suda Koreioj okazinta dum la UK en Seulo.  


    S-ino Tatjana Loskutova rakontis pri sia vojaĝo en Nepalo akompanata de tieaj E-istoj. En la lando ankoraŭ videblas spuroj de la granda tertremo, ŝi diris. Ŝi planas denove fari grandan vojaĝon, ĉi-foje trans-siberian, post la UK en Finnlando.


    La antaŭ-meznoktan programeron kun la nomo "gufujo" preparis Dieter Kleemann kun sia edzino.


(Fotita de Andreo Grossmann)


    La silvestra vespero estis surpriza: S-ino Barbara Brandenburg organizis kuiristan konkurson kun la titolo "majstra kuiristo". Fine la premion gajnis s-ino Liu Jun per salato el fruktoj kaj diversaj aliaj ingrediencoj. 


    Dum la vespero antaŭ la balo ĉiuj entuziasme kantadis la konatan refrenon: "Vivu, vivu la verda stel`".


    Senĉesaj bondeziroj kaj interkisado portis la ĉeestantojn al la nova prospera jaro 2018. 


    Ĝis revido en la venonta LUMINESK' en Germanio! 


Raportis: Dieter Rooke 

Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio