Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Pensiulino respondis kvizojn kaj gajnis 8 000 juanojn en kvin tagoj
2018-01-12


    Lastatempe furoras poŝtelefonaj aplikaĵoj pri surlokaj kvizoj, kaj multaj homoj pli frue ricevas ruĝpaperan koverton entenantan monon de la Printempa Festo, kiu ĉi jare okazos en la mezo de februaro. La testeto kun stimulo de monpremio ja allogas multajn junulojn. Ankaŭ iu pensiulino partoprenas en la ludo. Ŝi respondis kvizojn en pluraj retejoj. En nur kvin tagoj ŝi gajnis preskaŭ 8 000 juanojn, kaj venkis multajn junulojn.


    Nova ludo


    En difinita tempo ĉiutage la poŝtelefona aplikaĵo Kulmina Kvizo prezentas 12 demandojn. Oni devas respondi ĉiun demandon ene de dek sekundoj, kaj tiu, kiu ĝuste respondis ĉiujn 12 demandojn, povas dividi la monpremion de tiu kvizo. Ekzemple la kvizo, komencita je la 13a horo en la 7a de la nuna monato, montriĝis, ke sukcesintoj povas dividi 50 mil juanojn da monpremio. Krome, tiu, kiu sendis la invit-kodon al amiko kaj la amiko uzas la aplikaĵon, povas ludi refoje.


    Fakte, la ludo similas al la usona ludo HQ Trivia, lanĉita de Rus Yusupov, iniciatinto de la retejo Vine, en lasta aŭgusto. En kvar monatoj, HQ Trivia altigis la monpremion ĝis dek mil usonaj dolaroj, kaj ĝia maksimuma nombro de samtempaj uzantoj trarompis 400 mil.


    Pli da ĝojo


    Pensiulino Zhao ŝatas nek ludi maĝangon nek danci sur placo. Post emeritiĝo ŝi provas novajn aferojn ŝatatajn de junuloj. Komence de tiu ĉi jaro ŝi konis la kvizon kaj partoprenis en la ludo.


    Zhao pensas, ke emeritiĝo ne signifas disiĝon de la socio. Kontakti pli da freŝaj aferoj povas riĉigi ŝian vivon kaj estigi pli da komunaj temoj por paroli kun ŝiaj infanoj. Ŝi diris, ke estas bone, ke ŝi povas gajni iom da mono, tamen plej grave estas, ke ĝi aldonas pli da ĝojo al ŝia vivo post emeritiĝo.


    Sekreto por sukceso


    Zhao diris, ke fakte multajn respondojn ŝi mem ne scias, kaj ŝi ne povas peti helpon aŭ konsulti materialojn en dek sekundoj.


    Ŝi diris, ke ŝia sekreto de la sukceso estas la uzo de du poŝtelefonoj, unu por legi la demandojn, kaj la alia por serĉi respondon en la aplikaĵo Simpla Serĉo per voĉa enigo. La metodo estas tre alt-efika.


    Per la aparta metodo, ŝi gajnis ĉirkaŭ 8 000 juanojn en nur kvin tagoj en pluraj kvizoj.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio