Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kial Emmanuel Macron donacis ĉevalon al Xi Jinping?
2018-01-11


    De la 8-a ĝis la 10-a de januaro franca prezidento Emmanuel Macron faris ŝtataferan viziton al Ĉinio. Dulandaj ŝtatestroj profunde interŝanĝis opiniojn pri duflankaj rilatoj kaj gravaj internaciaj aferoj, kaj decidis, surbaze de reciprokaj fido kaj profito, plu levi la intiman kaj longdaŭran ĉiuflankan strategian partnerecon inter Ĉinio kaj Francio. Ili ĉeestis la ceremonion pri nomado kaj inaŭguro de la projekto pri la progresinta premhermetikiga akvo-reaktoro de la nuklea centralo en Taishan, kaj atestis subskribojn de la komprena memorando pri starigo de Komitato de Ĉinaj kaj Francaj Entreprenistoj, kaj dokumentoj pri duflankaj kunlaboroj en estigo de ŝtata park-sistemo kaj en la kampoj de nuklea energio, spaca teknologio, talentula interŝanĝo, mediprotekto, financo, sano, aviado, agrikulturo, servo al maljunuloj, kulturo, edukado kaj komerco.


    Ĉi-foje krom Emmanuel Macron, venis ankaŭ "valora ĉevalo".




    La bruna ĉevalo nomiĝas Vesuve de Brekka. Ĝi, kiel ŝtata donaco, estis prezentita de Emmanuel Macron al ĉina prezidanto Xi Jinping.


    Kial li donacis la ĉevalon?


    La ĉevalo venas el la Respublika Gardantaro de Francio. Emmanuel Macron aperigis en Twitter filmeton pri tiu ĉi ĉevalo.




    Emmanuel Macron diris, ke Vesuve de Brekka longtempe kunlaboris kun la Respublika Gardantaro. Li esperas, ke ĝi fariĝos simbolo de la amikeco inter Ĉinio kaj Francio.


    En Eŭropo ĉevalo estas simbolo de nobeleco. Laŭ brita amaskomunikilo, estas senprecedence donaci al iu valoran ĉevalon el la Respublika Gardantaro. Reuters raportis en la 8-a de januaro, ke tiu senprecedenca diplomatia gesto originas de tio, ke dum sia vizito al Francio, Xi Jinping laŭdis kavalerion de la lando. Ĉi tiu estas la unua fojo, ke Francio donacas ĉevalon el sia elita kavalerio.


    Tiu 8-jara ĉevalo ekservis en la Respublika Gardantaro en 2012. En la 4-a de tiu ĉi monato ĝi atingis Ĉinion akompanata de ĉefa bestokuracisto kaj bredisto de la Respublika Gardantaro.  


    La Elizea Palaco emfazis: "Emmanuel Macron volas profundigi la amikecon kun alilandaj gvidantoj kaj prezento de donaco estas lia diplomatia ago." Tio estas ankaŭ por respondi la "grand-pandan diplomation" de Ĉinio. En 2012 Pekino ludonis al Francio paron da grandaj pandoj, kies ido estis nomita de Brigitte Macron, edzino de Emmanuel Macron.


    Krom la donaco de ĉevalo, Emmanuel Macron ankaŭ donis multajn atentojn al la ĉi-foja vizito al Ĉinio. Li estas la unua fremdlanda gvidanto, kiu vizitis Ĉinion en 2018 kaj la unua gvidanto de granda lando el Eŭropo, kiu vizitis Ĉinion post la 19-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio. Krome tio estas ankaŭ lia unua vizito eksterlande en la kuranta jaro.  


Redaktoro: Niu Xueqin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

   


 


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio