Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ludoj por renkontiĝoj kaj paroligi lernantojn - Académie des activistes de TEJO
2018-01-11

    Mysterium



    En Mysterium unu persono rolas kiel fantomo. La aliaj ludantoj estas psikaj esploristoj kiuj devas per la “vidoj” donataj de la fantomo (bildkartoj) diveni kiu murdis la fantomon, kie kaj per kio. Kelkaj eblaĵoj jam estas sur la tablo, do la ludantoj devas kunlabori kaj interparoli por decidi, kiu karto pli taŭgas laŭ la indikaj kartoj.


    Dixit



    Dixit havas belajn bildkartojn! Unu ludanto elektas karton kaj donas unuvortan aŭ unufrazan indikon pri la temo de tiu karto. La aliaj ludantoj elektas el sia kartaro karton kun tiu temo. Poste ĉiuj kartoj estas montrataj, kaj ĉiuj devas voĉdoni por la karto pri kiu ili pensas, ke ĝi apartenas al la elektanto de la temo. Poste la sekva ludanto en la rondo elektas temon ktp.


    Hanabi 




    En Hanabi oni ne rajtas rigardi siajn proprajn kartojn. La aliaj ludantoj vice povas doni informon pri aŭ la numero aŭ la koloro de karto, aŭ elektas ludi aŭ forĵeti karton. La ludantoj devas kunlabori, por ke la plej multaj kartoj estu surtable en la ĝusta loko.


    Codenames




    En Codenames: Pictures oni rolas kiel spiono, kiu devas trovi la lokon de alia spiono. Sur la tablo estas 20 bildkartoj kaj la ĉefspiono devas doni unuvortan indikon (laŭ mapeto) por diri al sia teamo kie troviĝas la samteamaj spionoj. Ekzemple, la indikilo “Vestaĵoj, 3” diras ke estas 3 kartoj kiuj montras iajn vestaĵojn. Se la teamo malĝuste divenas, eble ili trovos la lokon de fremda spiono aŭ eĉ de atencisto! La unua teamo kiu trovas ĉiujn siajn spionojn gajnas.


Verkita de Joanne Johns kaj aperinta en Movada Rubriko (Kontakto 2017:2).

Redaktoro:Gao Shuyuan


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio