Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Verdas Poploj Esperante: la 5-a Esperanto-Semajno de la Elementa Lernejo Baiyangshujie
2018-01-11

    La 18-an de decembro, en la Elementa Lernejo Baiyangshujie (Esperante: Popla Strato) de la provinco Shanxi, Ĉinio, okazis la 5-a Esperanto-Semajno. La Esperanto-Semajno estis la plej grava festo de la lernejo en tiu ĉi vintro koincide kun tio, ke tutmondaj esperantistoj celebris diversmaniere la Zamenhofan Feston.




    Esperanto kaj la ĉina lingvo estis alterne uzataj en la inaŭguro. Ĉiuj lernantoj bone sciis, ke la Esperanto-Semajno estas la plej solena aranĝo de la lernejo en tiu ĉi semestro, ili do aktive sin preparis por bonvenigi ĝin. La infanoj de ĉiuj klasoj staris kun kolora flageto, kolora rubando, floreto aŭ baloneto en la mano, kaj ili surhavis ankaŭ specialan glumarkon pri Esperanto sur la vango. 


    Sekve s-ro Wei Yubin, direktoro de la lernejo, konigis la temon kaj la enhavon de la ĉi-foja kultura semajno kaj instigis la lernantojn lerni, kompreni kaj disvastigi Esperanton kun pozitiva sinteno, bonkoreco kaj diligenteco. Li esprimis sian esperon, ke ĉiuj lernantoj aktive partoprenos en la Esperanto-Semajno.




    Dum la kultura semajno, la matena interleciona gimnastikado cedis sian tempon al Esperanto. Esperanto-instruistoj preparis por la lernantoj programerojn, kiuj montras la ĉarmon de la Esperanta kulturo. Ĉiutage la infanoj lernis novajn vortojn kaj frazojn de Esperanto. Tagmeze la Esperanto-disaŭdigo elsendis deklamojn de poemetoj kaj infanaj fabeloj en Esperanto, aŭ konigojn pri la lingvo. En la programeroj estis aŭdeblaj ankaŭ voĉoj de infanoj mem. En la ĉi-foja Esperanto-Semajno la nedeviga kursaro kiu okazis posttagmeze havis multajn temojn, kiuj altiris al si multajn lernantojn. Ekzemple, en iu kurso instruistino ŝajnigis sin saĝa kuniklo-patrino, kaj ŝi kompreneble estis ĉirkaŭitaj de petolemaj kunikletoj. Ili kantis kaj dancis, kaj per ripetado lernis Esperantajn vortojn: "antaŭe, malantaŭe, dekstre kaj maldekstre". 


    La lernejo Baiyangshujie persistas en Esperanto-instruado de multaj jaroj, kaj en la ĉi-foja Esperanto-Semajno oni invitis gepatrojn de la lernantoj al la lernejo. Ili sidis kune kun siaj gefiloj en la klasĉambro por sperti la etoson de Esperanto. Post la leciono iu patrino, kiu estas ankaŭ instruistino, eĉ faris prelegeton pri tio, ke Esperanto ŝanĝis ŝiajn vivon kaj instru-metodon. Ŝi mem lernis Esperanton kune kun sia filino kaj ekamis la lingvon. En la someraj ferioj lastjare ili iris al Seulo por partopreni en la 102-a Universala Kongreso de Esperanto.



    En la 22-a de decembro okazis la ferma ceremonio de la Esperanta Semajno. S-ro Wei Yubin donis specialan premion al iu knabino pro ŝia amo al Esperanto, kaj diligenteco en lernado.


Raportita de Jatina

Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio