Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kial franca prezidento elektis Xi'an kiel sian unuan cellokon dum vizito al Ĉinio?
2018-01-10

    Invitite de la ĉina prezidanto Xi Jinping, la franca prezidento Emmanuel Macron faris ŝtatan viziton al Ĉinio de la 8a ĝis la 10a de la kuranta monato, kaj lia unua celloko estis Xi'an en nordokcidenta Ĉinio. En Xi'an li vizitis Muzeon de Maŭzoleo de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio (221 a.k. -- 207 a.k.), Sovaĝ-anseran Pagodon, Grandan Moskeon en Huajue-strato, kaj faris prelegon en la situo de la antikva Daminggong-Palaco.


    Post vizito en Xi'an, li flugis al Pekino kaj renkontiĝis kun ĉinaj ŝtatgvidantoj.


La franca prezidento Emmanuel Macron kaj lia edzino vizitas Terakotan Armeon.


    Kial li elektis Xi'an?


    Laŭ statistiko, pli ol 200 ŝtataj estroj kaj gvidantoj vizitis Xi'an post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, inkluzive de la eksa ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon, la brita reĝino Elizabeto la Dua, eksaj francaj prezidentoj Jacques Chirac kaj Nicolas Sarkozy, rusa prezidento Vladimir Putin, reĝo kaj reĝino de Belgio, kaj reĝo kaj reĝino de Hispanio...


    Xi'an fariĝis la urbo, kiun fremdlandaj gvidantoj nepre vizitas krom Pekino.


En aprilo 1984 tiama usona prezidento Ronald Reagan kaj lia edzino vizitis Terakotan Armeon.


    Kulturo kaj historio


    Fremdlandaj gvidantoj vizitas Pekinon kaj Ŝanhajon por rigardi modernan Ĉinion, kaj en Xi'an ili povas percepti la historion de Ĉinio.


    Xi'an estas unu el la kvar antikvaj ĉefurboj de la mondo. En la historio 13 dinastioj, ekzemple la dinastioj Zhou, Qin, Han, Sui kaj Tang konstruis sian ĉefurbon tie, kaj ĝi estis la ĉefurbo de Ĉinio kaj ĝia centro de politiko, ekonomio kaj kulturo dum pli ol 1 200 jaroj.


    Iuj tiel taksis Xi'an, ke Ĉinio povas konstrui Nov-Jorkon en 200 jaroj, sed Usono ne povas finkonstrui Xi'an en 2 000 jaroj, ĉar Xi'an ne estas reproduktebla urbo.


    La franca prezidento Emmanuel Macron vizitis la Terakotan Armeon en la muzeo.


    La Terakota Armeo estas la plej granda subtera milita muzeo de la mondo kaj unu el la plej gravaj malkovroj en la arkeologia historio de la mondo. Depost 1976 pli ol 200 ŝtataj estroj kaj gvidantoj vizitis ĝin.


    Signifo


    Laŭ fakuloj, la elekto de Xi'an kiel la unua urbo de la vizito montras, ke la franca prezidento Emmanuel Macron donas la signalon, ke Eŭropo intensigos kunlaboron kun Ĉinio kadre de "La Zono kaj Vojo".


    Tio memorigas homojn pri la unua vizito de la ĉina prezidanto Xi Jinping al Francio en 2014: lia unua celloko estis Liono, la fino de la antikva Silka Vojo. 


    Ĉi-foje la franca prezidento Emmanuel Macron elektis la komencan punkton de la antikva Silka Vojo kiel la unuan stacion, kaj oni povas vidi, ke ĝi estas decido post profunda konsidero kun politika kaj kultura signifoj, kaj tio estigis bazon de la vizito por plifortigi kunlaboron inter la du landoj.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio