Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Internacia komunumo: Ĉinio dividas siajn fruktojn kun tutmondaj popoloj
2018-01-09


    Ĉe la sojlo de la nova jaro, ĉina prezidanto Xi Jinping faris novjaran paroladon. Li retrospektis la brilajn atingojn de Ĉinio en la jaro 2017 kaj prezentis perspektivojn pri la ĉefaj laboroj en 2018. La parolado vekis atenton kaj varman diskuton de la internacia komunumo. Ili laŭdis Ĉinion pro ĝiaj atingoj kaj kontribuoj por feliĉigi tutmondajn popolojn.


    B. R. Deepak, ĉinologo kaj profesoro de la Esplora Centro pri Ĉinio kaj Sudorienta Azio de la Universitato Jawaharlal Nehru, diris ke prezidanto Xi Jinping konstatis, ke Ĉinio pozitive plenumos siajn internaciajn devojn kaj respondecojn. Li parolis ankaŭ pri konstruado de la homara komunumo de komuna estonteco. Tio montras, ke Ĉinio klopodas por konservi la pacon kaj stabilecon de la mondo kaj akceli kreskadon de ekonomio regione kaj tutmonde. 


    Jean Musi, prezidanto de Svisa Asocio de Fremdlandaj Ĵurnalistoj, diris, ke prezidanto Xi Jinping konfirmis, ke Ĉinio pozitive antaŭenigos la konstruadon de "La Zono kaj Vojo" por fari kontribuon por tutmonda disvolvado. Liaj vortoj ege kuraĝigis la mondon, speciale la evoluantajn landojn, ĉar tiuj vortoj donas al ili esperon pri kuna disvolvado.


    Ŝajnas al Lucio Pitlio, fakulo pri ĉinaj aferoj de Universitato Ateneo de Filipinoj, ke la inkluziva kaj malferma propono de Ĉinio pri kreo de la homara komunumo de komuna estonteco kaj la propono trakti la komunajn defiojn de la homaro per interkonsiliĝo kaj kunlaboro profitigos ĉiujn landojn de la mondo. Nun la internacia komunumo aprobas la proponon pri konstruado de la homara komunumo de komuna estonteco. 


    Afterthur Oti Nashvili, ĉefredaktoro de la ĉefa amaskomunikilo de Kartvelio Daily News, diris, ke la ideo pri la homara komunumo de komuna estonteco estas starigita sur la bazo de komuna gajno, ĝi forĵetis la penson pri nul-suma ludo kaj montris la novan vojon por realigi la komunajn disvolvon kaj prosperon de la homaro. 


    Hasan Javed el la Esplora Centro pri Ĉinio de la Pakistana Ŝtata Universitato de Scienco kaj Teknologio diris, ke en la situacio, ke la tuta terglobo vizaĝas al profunda historia ŝanĝo, la ideo pri estigo de homara komunumo de komuna estonteco, proponita de prezidanto Xi, estas ekzemplo de la diplomatia modelo por reciproka profito kaj komuna gajno, kaj estas ankaŭ ĉina projekto por solvi komplikajn kaj fokusajn problemojn internaciajn kaj regionajn. 


Redaktoro: Niu Xueqin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



 




(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio