Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Internacia komunumo: por ĉinaj gvidantoj forigo de malriĉeco estas tre grava afero
2018-01-09


    Ĉe la sojlo de la nova jaro, ĉina prezidanto Xi Jinping faris novjaran paroladon. Li retrospektis la brilajn atingojn de Ĉinio en la jaro 2017 kaj prezentis perspektivojn pri la ĉefaj laboroj en 2018. La parolado vekis atenton kaj varman diskuton de la internacia komunumo. Ili laŭdis Ĉinion pro ĝiaj atingoj kaj kontribuoj por feliĉigi tutmondajn popolojn.


    Sami Kamchatz, raportisto de la egipta ĵurnalo Al Ahram, diris, ke en sia parolado prezidanto Xi Jinping refoje klarigis la celon, ke en la jaro 2020 la malriĉaj loĝantoj de la kamparo en la nuna normo sin liberigos el malriĉeco. Tio montras, ke la ĉina registaro faris sufiĉajn enketojn kaj planadojn antaŭ lanĉo de dekretoj, kaj faris firman paŝon por forigo de malriĉeco. 


    Pierre Picard, fakulo pri ĉinaj aferoj de la Oka Universitato de Parizo, diris, ke unu el la celoj de Ĉinio parolitaj de Xi Jinping estas, ke en la jaro 2020 la malriĉaj loĝantoj de la kamparo en la nuna normo sin liberigos el malriĉeco. Tio estas ankaŭ grava celo por efektivigi la ĉeftemon de la 19-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio. 


    Keith Bennett, vicprezidanto de brita Grupo-48, longtempe okupiĝas pri komerco inter Britio kaj Ĉinio. Li diris, ke la tuteca forigo de malriĉeco estas tre grava ne nur por Ĉinio, sed ankaŭ por la tuta homaro. 


    Michael Borchmann, eksa estro de Hesse-a Departemento pri Eŭropaj kaj Internaciaj Aferoj, diris: "En sia parolado prezidanto Xi Jinping refoje emfazis, ke en 2020 la malriĉaj loĝantoj en la kamparo de Ĉinio sin liberigos el malriĉeco. Li multfoje parolis pri forigo de malriĉeco. Tio montras, ke por ĉinaj gvidantoj, forigo de malriĉeco ja estas tre grava afero."


Redaktoro: Niu Xueqin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio