Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Belartaj Konkursoj de UEA en 2018
2018-01-08

    La Sekretario de la Belartaj Konkursoj de UEA, unu el la plej gravaj kaj jam klasikaj manifestiĝoj de la E-kulturo, invitas verkemulojn al partopreno en ilia 68-a okazigo. La rezultojn oni anoncos kadre de la 103-a Universala Kongreso en Lisbono. 



    Kiel kutime, partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al aliĝo al la UK. La konkursaĵoj devas esti neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo, krom en la branĉo Infanlibro de la Jaro. Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por sama branĉo aŭ subbranĉo. Endas sekvi jenajn regulojn:


    ·Poezio:maksimuma longo ne fiksita.


    ·Prozo: maksimuma longo 200 x 65 karaktroj (kvino da paĝoj). 


    Prozo, subbranĉo mikronoveloj: (maksimuma longo 100 vortoj). Aljuĝata estas nur unu premio, kiu nomiĝas Premio Paula Adúriz.


    ·Teatraĵoj: maksimuma longo ne fiksita.


    ·Teatraĵoj, subbranĉo monologoj (unupersonaj teatraĵoj) kaj skeĉoj (unu- aŭ divers-personaj): daŭro inter 10 kaj 15 minutoj. Aljuĝata estas nur unu premio, kiu nomiĝas Premio María Cuevas.


    ·Eseo: teme ligita kun Esperanto aŭ kun la kongresa temo, proksimuma longo 400 x 65 karaktroj (deko da paĝoj). La unua premio nomiĝas Premio Luigi Minnaja.


    ·Infanlibro de la Jaro: originala aŭ tradukita libro por infanoj presforme aperinta en 2017. Aljuĝata estas nur unu premio.


    La absoluta limdato por ricevo de konkursaĵoj estas la 31-a de marto 2018.


    Oni sendu po unu ekzempleron de ĉiu konkursaĵo – krom en la branĉo Infanlibro – al Belartaj Konkursoj de UEA, ĉe Miguel Gutiérrez Adúriz, prefere retpoŝte al la adreso:sciosfero@gmail.com; aŭ, se tio ne eblas, papere al la adreso: los Coteros 1-C, 2 Izda, 390600 Muriedas; Cantabria; Hispanio, indikante la elektitan pseŭdonimon por gardi la anonimecon de la aŭtoro. Por la branĉo Infanlibro oni sendu unu ekzempleron de la koncerna libro al la adreso de Miguel Gutiérrez Adúriz kaj tri ekzemplerojn al Ionel Oneț, Centra Oficejo de UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando.


    Premioj: en la branĉoj Poezio, Prozo, Teatraĵoj kaj Eseo: unua premio 260 €, dua premio 182 €, tria premio 104 €; Nova Talento 182 €. En la branĉo Infanlibro de la Jaro 546 €. En la du subbranĉoj Mikronoveloj kaj Monologoj kaj skeĉoj po 125 €.


    Noto: Kiel konstateblas, ĉi-jare eksplice konkretiĝas la ideo diversmedie manifestita de la Prezidanto kaj la Sekretario de la Belartaj Konkursoj de UEA, ke ili volas potencigi tri ĝenrojn: mikronovelon aŭ mallongan rakonton, ene de la branĉo Prozo, kaj skeĉon kaj monologon (unupersonan ordinare mallongan teatraĵon), ene de la branĉo Teatraĵoj. Unue, por ke la E-beletro ne fremdu al la furoro spertata de tiuj ĝenroj kadre de etnaj literaturoj. Due, ĉar ĉi-ĝenraj kreaĵoj konsistigas materialon plej interesan kaj oportunan por ludado kuntekste de niaj kongresoj kaj renkontiĝoj. Trie, por malfermi la BK-pordojn al kiel eble plej diversa konkursantaro. Atentu tamen, ke la ĉi-jaran enkondukon de ambaŭ subbranĉoj ni faras nur prove. Ilia definitiva aligo al la BK-fakoj dependos de la reago far la BK-partoprenantoj.


    Detala regularo troviĝas en la retejo de UEA. La verkoj de la Belartaj Konkursoj, premiitaj en 2017, legeblos en la volumo Belarta rikolto 2017, eldonota de Mondial. La premiolistoj ekde la komenco de la Belartaj Konkursoj en 1950 troviĝas ĉi tie: http://esperanto.net/literaturo/bk/index.html .


Redaktoro:Gao Shuyuan


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


 


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio