Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Buller volas novan teamon
2018-01-05

    La eksa ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, ne plu fidas ke la nuna estraro sukcesos solvi la krizon de la asocio. Tion li publike deklaris en la diskutejo de la komitato. Al Libera Folio li diras, ke li povus mem eniri novan estraron. 



    Post sia emeritiĝo la multjara ĝenerala direktoro de UEA reiris al sia politika kariero en Finnlando kaj ne multe videblis en la diskutoj de la komitato de UEA, en kiu li membras kiel komitatano C.


    Li ankaŭ ne komentis publike la laboron de sia posteulo, Veronika Poór, kiu ĵus devis forlasi sian postenon pro gravaj problemoj en la Centra Oficejo.


    La lastatempe akriĝintaj financaj problemoj de la asocio, kun enormaj deficitoj, lige kun la decido, ke la sekva ĝenerala direktoro laboros ekster la Centra Oficejo, tamen ŝajne iĝis la lasta guto por li.


    Dum komitata diskuto pri laborgrupo, kiu plibonigu la financojn de UEA, li replikis, ke nenia provizora laborgrupo kapablus eltrovi solvon por la financa krizo, en kiu UEA nun troviĝas. 


    –Tute fantazie estas kredi, ke ĝi scius fari tion en tri monatoj kaj eĉ pli fantazie, ke tio eblus dum semajnfino en Roterdamo.


    Jam pli frue en la komitata diskuto Edvige Tantin Ackermann postulis la demision de la estraro kaj novajn elektojn. Nun Osmo Buller ŝajnas subteni la proponon, kvankam li ne precizigas, kiam la ŝanĝo de la estraro devus okazi:


    – Mi ne kredas, ke la nuna Estraro kapablus konduki UEA sur pli firman grundon. Kiel ĝi nun subite iĝus kapabla je tia miraklo? Ĝis nun ĝi eĉ ne kapablis plenumi multajn el siaj plej elementaj taskoj aŭ faris tion kun granda prokrasto aŭ tute ignoris ilin.


    Nur tute nova estraro laŭ li povus komenci solvi la problemojn de UEA: 


    – Mia espero estas en nova teamo, kiu povos laŭgrade elkonduki nian asocion el la financa kaj organiza marasmo kaj restarigi ĝian reputacion ĉe esperantistoj. Venis tempo ekdirekti nin al la konsistigo de tia teamo. Laŭbezone mi estos preta partopreni en ĝi.


    Libera Folio petis la eksan ĝeneralan direktoron precizigi, ĉu li do mem kandidatas por nova estraro.


    Osmo Buller: La ĉefa afero estas trovi homojn, kiuj havas la necesajn kompetentojn, entuziasmon kaj tempon por dediĉi sin al la gvidado de UEA. Mi volonte disponigos mian konon de movadanoj por konsistigi tian teamon. Mi pretas ankaŭ mem iĝi estrarano, sed tio ne estas mia celo. 


    Libera Folio: Ĉu eble do vi eĉ pretus iĝi la sekva prezidanto de UEA? 


    – Eĉ por tio mi pretas, sed tion mi celas eĉ malpli ol iĝi ordinara estrarano. Se mi enirus la estraron, mia rolo dependus de la kompetentoj, emoj kaj disponebla tempo de la ceteraj membroj. Mi restos ankoraŭ pli ol tri jarojn prezidanto de mia urbo kaj mi ne povus riski tian kroman ŝarĝon, ke tiu tasko povus suferi. 


Redaktoro: Kang Caiqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio