Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
En la unua tago de la nova jaro naskiĝis 390 mil beboj
2018-01-03


    Fremdlanda amaskomunikilo raportis, ke daŭre kreskas la monda populacio. La Fonduso de Unuiĝintaj Nacioj por Urĝa Helpo al Infanoj taksis, ke en la unua tago de la kuranta jaro novnaskitoj kalkuliĝis al 390 mil, kaj plejparto el ili estis naskitaj en malriĉaj regionoj.


    Pli ol duono estis naskitaj en tiuj naŭ landoj


    La fonduso, kies ĉefsidejo troviĝas en Nov-Jorko, informis, ke inter la preskaŭ 390 mil novaj civitanoj, pli ol duono naskiĝis en tiuj naŭ landoj: Barato, Ĉinio, Niĝerio, Pakistano, Indonezio, Usono, Demokratia Respubliko Kongo, Etiopio kaj Bangladeŝo. La taksita nombro de novnaskitoj estis bazita sur la raporto Perspektivoj pri la Monda Populacio en 2017 publikigita de Unuiĝintaj Nacioj.


    2,6 milionoj da beboj mortis dum la unua monato




    La fonduso substrekis, ke plejparto da beboj postvivas, tamen iuj mortis en la unua tago post naskiĝo. La institucio diris, ke en 2016 ĉiutage ĉirkaŭ 2 600 beboj mortis ene de 24 horoj post naskiĝo. Ĝi deklaris: "Por preskaŭ du milionoj da novnaskitoj, la unua semajno estas la lasta semajno en iliaj vivoj."


    La fonduso rimarkigis, ke 2,6 milionoj da infanoj mortis dum la unua monato post naskiĝo, kaj 80% el ili mortis "pro eviteblaj aŭ antaŭforigeblaj kaŭzoj", ekzemple frua akuŝo, akuŝa komplikaĵo, sangoveneniĝo, pulmito kaj aliaj infektoj.


    Novjara celo


    Petersen, fakulo pri sano el la institucio, emfazis, ke en la nova jaro la fonduso celas doni al ĉiu infano vivon pli longan je unu horo, unu tago aŭ unu monato." Li alvokis registarojn de ĉiuj landoj partopreni en la batalo por savi la vivojn de milionoj da infanoj.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio