Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Komenciĝos vendado de fervojbiletoj por la Printempa Festo
2018-01-02

    La pasaĝertransporto por la Printempa Festo de la kuranta jaro komenciĝos en la 1a de februaro kaj finiĝos en la 12a de marto. En la 3a de januaro komenciĝos vendado de fervojbiletoj por la Printempa Festo.


    Oni povas aĉeti fervojbiletojn kontraŭ akiritaj poentoj, elekti sidlokojn, seninterrompe transvagoniĝi kaj rete mendi manĝaĵojn.


    Laŭ la kalendaro por la printemp-festa bilet-aĉeto el mikroblogo de la kompanio Ĉina Fervojo, ĉi-jare oni povas aĉeti antaŭ 30 tagoj interrete aŭ telefone la fervojbiletojn, kaj antaŭ 28 tagoj ĉe stacidomoj, komisiitaj agentejoj aŭ aŭtomatoj por fervojbiletoj.



    Poentoj por bilet-aĉeto


    Ekde la 20a de la lasta decembro membroj de la fervoja retejo 12306 povas akumuli poentojn per aĉeto de fervojbiletoj.



    Se pasaĝero aĉetus bileton kontraŭ 100 juanoj, li (ŝi) povos akiri 100×5=500 poentojn. Se la poentoj superus 10 000, li (ŝi) povos konverti la poentojn. Cent poentoj ekvivalentas unu juanon.


    WeChat-pago


    Ekde la 23a de novembro lastjare la fervoja retejo 12306 akceptas WeChat-pagon. Pasaĝeroj kun WeChat-konto povas pagi fervojbiletojn en la retejo komputile aŭ poŝtelefone pere de WeChat.


    Aliaj faciloj


    En oktobro lastjare la fervojoj lanĉis servon pri elekto de sidlokoj. Tiu, kiu vojaĝas per la trajnoj kun la komencaj literoj C, D aŭ G, povas rete elekti sian sidlokon.


    Samtempe la fervojoj komencis alian servon: seninterrompa transvagoniĝo de vojaĝantoj.


    En la 17a de julio lastjare la fervojoj komencis trajnan retmendon de manĝaĵoj en 27 fervojaj stacidomoj en Ŝanhajo, Tianjin, Nankino kaj aliaj lokoj. Pere de poŝtelefono, oni povas mendi manĝaĵojn en trajno kaj frandaĵojn laŭ la fervojlinio.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio