Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Eblas aliĝi al la 74-a IJK - Internacia Junulara Kongreso de TEJO!
2017-12-28

    La 74-a Internacia Junulara Kongreso okazos de la 4-a ĝis la 11-a de aŭgusto 2018 en Badaĥozo (Hispanio). Aliĝu ĝis la 31-a de januaro por profiti la plej malmultekostan aliĝperiodon.


    La temo de la IJK estas “Genro kaj egaleco”, kaj pri ĝi spertuloj venos por prelegi kaj debati. Eĉ okazos trejnado subvenciita de la Eŭropa Unio. Tio ne signifas ke la programo enhavas nur aktivaĵojn, kiuj rilatas al la ĉefa temo. Kursoj pri dancoj kaj sportoj neniam mankas dum la IJK kaj oni povos aŭskulti la aventurojn de la Esperantaj biciklistoj, spekti videojn, gustumi manĝaĵojn el la tuta mondo aŭ partopreni en pluraj aliaj aktivaĵoj.


    Ĉi-foje la IJK okazos ĵus post la fino de la 103-a Universala Kongreso en Lisbono. La ĉefurbo de Portugalio estas nur 200 kilometrojn for de Badaĥozo. Tial, se vi pensas multe vojaĝi por partopreni la UK-on, meritas resti pli longe por Esperantumi en la IJK.


    http://aligxilo.pholda.pl/a/ijk2018/eo


(el TEJO)

Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio