Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
UN deklaris la 23an de septembro kiel Tago de Signolingvoj
2017-12-22


    La Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj deklaris la 23an de septembro kiel Internacia Tago de Signolingvoj. La rezolucio unue estis unuanime adoptita dum la 48a kunveno de la Tria Komitato de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj la 16-an de novembro 2017, kaj oficiale adoptita la 19-an de decembro ĉe la 72-a Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj.


    La rezolucio estis proponita, aŭ patronita, de la Permanenta Misio de Antigvo-Barbudo al Unuiĝintaj Nacioj, post originala peto de la Monda Federacio de Surduloj, kiu laboris kun siaj landaj membroj por akompani subtenon de siaj respektivaj Permanentaj Misioj al Unuiĝintaj Nacioj, kiuj havas la povon ĉe la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj voĉdoni por adopti la rezolucion kiel ko-sponsorojn. La rezolucio estis ko-sponsorita de 97 Membroj de Unuiĝintaj Nacioj kaj adoptita per konsento.


    Ambasadoro Walton Webson pri la Permanenta Misio de Antigvo kaj Barbudo al Unuiĝintaj Nacioj: "Ĉi tiu rezolucio estas grava marko en plenumo de nia internacia promeso "lasi neniun malantaŭe". La elekto de la 23-a de septembro kiel la internacia tago de signolingvoj estas grava paŝo en la universaligo de ĉiuj komunumoj por rekoni la objektivojn difinitajn en la artikolo 21 de la Konvencio pri la Rajtoj de Handikapitoj por renkonti nian celon de inkludo. La Registaro de Antigvo kaj Barbudo havas la honoron esti parto de ĉi tiu internacia tago, kiu atentigos la mondon pri la principoj de la Konvencio pri la Rajtoj de Handikapitoj alvokante egalecon, precipe koncerne alirebleco, kiu permesas individuan liberecon de elekto, digno kaj sendependeco sen diskriminacio. '


    La elekto de la 23-a de septembro memorfestas la daton, kiam la Monda Federacio de Surduloj estis fondita, en 1951. Ĉi tiu tago markas la naskiĝon de organizo kiu ilin defendas, kaj kiu havas kiel unu el ĝiaj ĉefaj celoj la konservado de signolingvoj kaj surda kulturo kiel bazoj por la realigo de la homaj rajtoj de surduloj.


    La unua Internacia Tago de Signolingvoj okazos la 23an de septembro 2018 kiel parto de la Internacia Semajno de Surduloj.


    Prezidanto de Monda Federacio de Surduloj, Colin Allen, diris la jenon: 'Ĉi tiu rezolucio rekonas la gravecon liveri signlingvojn kaj signolingvajn servojn al surduloj laŭeble plej frue. Ĝi ankaŭ emfazas la principon de "nenio pri ni sen ni" koncerne al laboro kun Surdaj Komunumoj. Kun efiko ekde la jaro 2018, Monda Federacio de Surduloj tre ĝojas pro la ŝanco observi kaj festi tiun daton ĉiujare. '


    La Internacia Semajno de Surduloj estis unuafoje okazigita en septembro 1958 kaj poste evoluis en tutmondan movadon por surdula unueco kaj agado por konsciigi homojn pri la malfacilaĵoj trovataj de surdaj homoj en iliaj ĉiutagaj vivoj. Monda Federacio de Surduloj forte kredas, ke la aktuala rezolucio de Unuiĝintaj Nacioj estas valora aldono al tiu tradicio kaj kreas la eblecon pliigi la komprenon de membroj de Unuiĝintaj Nacioj, privata sektoro kaj la sistemo de Unuiĝintaj Nacioj pri fermado de ekzistantaj breĉoj en la atingoj de homaj rajtoj por surduloj.


    La Monda Federacio de Surduloj esprimis sian sinceran dankon al la Permanenta Misio de Antigvo kaj Barbudo pro ĝia justeco, kunlaboro kaj subteno al ĉi tiu grava atingo por la tutmonda Surdula Komunumo kaj al ĉiuj partneroj kaj landoj, kiuj subtenis la rezolucion.


El la retejo de la Monda Federacio de Surduloj

Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio