Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
"Novaj kvar grandaj inventaĵoj" ŝanĝas homan vivon
2017-12-21

    La 10-an de septembro de la kuranta jaro, knabino rigardis modelon de altrapida trajno en la ĉina pavilono de Salonika Internacia Foiro, kiu okazis en Saloniko de Grekio.


    En la mezo de tiu ĉi jaro, gejunuloj de 20 landoj laŭlonge de "La Zono kaj Vojo" elektis la "novajn kvar grandajn inventaĵojn" de Ĉinio. Ili estas altrapida trajno, reta aĉetado, Alipay kaj kunlua biciklo. Laŭ tiuj gejunuloj, la plej oportunaj "novaj kvar grandaj inventaĵoj" jam penetris en iliajn vivojn. Ni kune vidu, kiel tiuj inventaĵoj eniris en la vivojn de fremdlandanoj.


    La 30-an de aprilo 2017 en la fervoja stacio Pendik de Istanbulo, Turkio, pasaĝeroj iris al altrapida trajno por veturi al Ankaro. En la fino de julio 2014 ekfunkciis la fervojo por altrapidaj trajnoj inter Ankaro, ĉefurbo de Turkio, kaj Istanbulo, plej granda urbo de la lando. Ĉina entrepreno partoprenis en la konstruado de la fervojo, kiu mallongigis la vojaĝ-tempon inter la du urboj de 9 horoj al 3,5 horoj. Fotis Qin Yanyang, raportisto de Xinhua-a Novaĵagentejo.


La 25-an de aŭgusto 2017, en la loĝistika centro de Ĉilia Poŝto en Santiago, ĉefurbo de Ĉilio, laborantoj klasifikis poŝtaĵojn el Ĉinio. AliExpress, platformo de translanda elektronika komerco sub la grupo Alibaba, estas unu el la ĉefaj retejoj por aĉetado de ĉilianoj. 


La 3-an de novembro 2017, en la prilaborejo de la frukt-kompanio Orwell en antaŭurbo de Wenatchee, Vaŝingtonio, Usono, laboristoj rete kontrolis kvaliton de pomoj. Wenatchee estas nomita kiel urbo de pomoj kaj antaŭ kelkaj jaroj la kompanio Orwell komencis kunlabori kun Tmall, platformo de ĉina elektronika komerco. Poste Ĉinio fariĝis unu el la ĉefaj merkatoj eksterlande por vendi ĝiajn pomojn kaj ĉerizojn. Fotis Wang Ying, raportisto de Xinhua-a Novaĵagentejo.


La 30-an de aŭgusto 2017, en Johanesburgo de Sud-Afriko, iu turisto sin preparis por pagi, per Alipay, kurson pri aera glitado. Laŭ informo de la firmao Formik-financo en la 30-a de aŭgusto, Alipay, pag-platformo sub ĝia administrado, estas uzataj de 10 mil sud-afrikaj komercistoj. Tio liveris pag-servon al ĉinaj uzantoj de Alipay, kiuj vojaĝas al Sud-Afriko. 


La 11-an de novembro 2017, en magazeno de Manilo de Filipinoj, konsumanto pagis per la elektronika pagsistemo Gcash, kreita kunlabore kun la grupo Alibaba. Gcash estas rigardata kiel "filipina versio de Alipay" kaj havas pli ol 5 milionojn da uzantoj en la lando. Fotis Qin Qing, raportisto de Xinhua-a Novaĵagentejo.


La 3-an de decembro 2017, en Najrobio de Kenjo, videblis partoprenantoj de la biciklado "senpolua al la terglobo" okazigita de la Media Programo de UN kaj la ĉina biciklofirmao Mobike. Por la aranĝo la firmao Mobike sendis 70 oranĝajn biciklojn. Tio estas la unua fojo, ke Mobike-biciklo aperis en Afriko. Fotis Chen Cheng, raportisto de Xinhua-a Novaĵagentejo.


La 26-an de oktobro 2017, en Sidnejo, Aŭstralio, urbano poŝtelefone pagis post uzado de kunlua biciklo Ofo. Fotis Bai Xuefei, raportisto de Xinhua-a Novaĵagentejo. 


Redaktoro: Niu Xueqin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio