Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
TEJO serĉas redaktoron de Movada Rubriko
2017-12-20



    Ĉu vi volas proksimigi la movadon al la esperantistoj kaj okazigi pripensigajn diskutojn? Ni serĉas redaktoron de Movada Rubriko, informilo trovebla ene de la revuo Kontakto de TEJO, unu el la plej popularaj kaj legata en 90 landoj, distribuata papere kaj bite. 


    Kiel vi laboros


    Via funkcio estos kontakti junajn esperantistojn por kuraĝigi ilin paroli pri siaj sukcesoj, spertoj, bonaj praktikoj, defioj, projektoj kaj opinioj, kun aparta atento al niaj sekcioj kaj al la agado kiun nia internacia tegmenta organizo okazigas. Aparte por helpi vin estas kreitaj formularoj kun gvidaj demandoj, kaj ni starigis la regulon ke homoj kiuj partoprenas eventojn senpage estas malfermaj al verkado de raporto.


    Vi havos konstantan komunikadon kun la teamo de TEJO per la strukturigita babilprogramo Slack, kun unu aparta ĉambro por Kontakto kaj Movada Rubriko.


    Viaj taskoj


    Kontribui al ses numeroj jare, kun kvar paĝoj en ĉiu.


    Sendi materialojn por reviziado al la Centra Oficejo, kaj poste al la redaktoro de Kontakto Rogener Pavinski por enpaĝigo.


    Fari rekomendojn de la artikoloj por posta bitigo en la Aktivula Akademio, kun socireta libera distribuado.


    Ideala kandidato


    Konas junajn aktivulojn tutmonde.


    Havas altan nivelon de Esperanto.


    Kapablas labori sendepende.


    Estas tempoatentema kaj respondeca.


    Ne necesas sperto pri verkado en revuoj kaj vi ricevos 300€ jare kiel kompencon, por kiuj vi devos povi fakturi aŭ preti ricevi repagon por la partopreno en iu Esperanto-evento.


    Por kandidatiĝi sendu mesaĝon ĝis la 22-a de decembro al gro.ojet@uxgitadidnak kun la titolo "Redaktoro de Movada Rubriko" rakontante al ni kial vi estas bona kandidato kaj dirante kiel vi plibonigus la rubrikon. Ni ankaŭ disponeblas por demandoj.


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio