Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
UN: Ĉinio plej multe kontribuis al la kresko de la monda ekonomio
2017-12-19

    Lastatempe UN publikigis en Novjorko la dokumenton Monda Ekonomia Situacio kaj Perspektivo de 2018. La dokumento diras, ke en 2017 la kresko de la tutmonda ekonomio atingis 3% registrante la plej grandan rapidecon ekde 2011. Inter la kontribuantoj por la kreskado Ĉinio faris la plej grandan kontribuon, kiu okupis trionon de la tuto.




    Ekde septembro la Monda Banko, la banko JPMorgan Chase, la financ-grupo Nomura kaj aliaj internaciaj organizoj rearanĝis sian prognozon pri la ĉina ekonomio. Ili diris, ke ĉi-jare la kreskado de la ĉina ekonomio devas esti inter 6.7% kaj 6.8%. Kaj, dank' al la profito alportita de enlanda bezono kaj reprospera eksporto la malneta enlanda produkto de Ĉinio kreskis je 6.9% en la unuaj 3 jarkvaronoj kompare kun tiu de la sama periodo de la pasinta jaro. Tiaj ciferoj estas kuraĝigaj.


    Pri la ekonomio de Ĉinio la usona financ-amaskomunikilo CNBC faris altan takson. Ĝi rimarkigis, ke la ĉina registaro nun aktive gvidas la ekonomion en la direkto de daŭrigebla evoluo, kaj ke la ĉina ekonomio stabile disvolviĝos dum la venontaj 10 jaroj.


    Laŭ fremdlandaj amaskomunikiloj la ĉina ekonomio en "nova normala stato" elmontras novajn movfortojn, kaj unu el ili estas la cifereca ekonomio kiu firme kunligiĝas kun teknika progreso. Tio estas evidenta en la disvolvado de la ĉina ekonomio en 2017.


    La retejo de la usona ekonomia magazino Forbes publikigis artikolon, kiu diras ke sub la antaŭenpuŝo de iuj pintaj kompanioj, nun en Ĉinio rapide disvolviĝas la cifereca ekonomio, kiu inkludas interreton de objektoj, virtualan monon, financajn teknikojn, artefaritan inteligenton, progresintan teknologion de roboto kaj grandegan datumaron. Krome, en la tradiciaj kampoj, ekzemple edukado, produkta industrio kaj medicino, la cifereca ekonomio estas pli kaj pli ofte videbla kaj helpas efikan gajnon de profito en tiuj kampoj.


    La usona ĵurnalo The New York Times raportis, ke en Ĉinio la revolucio de ciferecigo, evoluigo de agrikulturaj teknikoj kaj investado al novaj ŝoseoj kaj fervojoj per kelkaj dekoj da miliardoj da juanoj ebligas, ke la profitoj alportitaj de la ekonomia miraklo de la lando pli kaj pli penetru en mezgrandajn kaj malgrandajn urbojn kaj kamparajn regionojn. "Tio havigas al la ĉina ekonomio kaj eĉ al la tuta mondo potencialan profiton longdaŭran."


    La elstara atingo de la ĉina ekonomio pli kaj pli multe havigas al ĝi aprobon de la internacia socio. La enketo pri la publika opinio en 25 landoj publikigita de CNBC montras, ke inter la enketitoj la proporcio de tiuj kiuj pozitive rigardas Ĉinion altiĝis ĝis 49%.


    Plie, nun "ĉina ekonomio" jam fariĝis atentaltira substantivo mondskale. Multaj landoj ne nur kaptas profiton de ĝia disvolvado, sed ankaŭ esperas, ke ili povos lerni de spertoj de ĝia sukceso.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio