Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
UEA volas koni opiniojn pri la Malferma Tago
2017-12-18


    Universala Esperanto-Asocio ŝatus koni la opiniojn de la ĉeestaj kaj virtualaj partoprenintoj de la Malferma Tago en la Centra Oficejo kaj de la Seminario pri Informado, kiuj okazis la 25-an kaj 26-an de novembro. Ĉe https://www.facebook.com/pg/Universala.Esperanto.Asocio/videos eblas spekti kelkajn prelegojn, kiujn UEA dissendis vive dum la evento.



    Kiel vi taksas la prelegojn kaj kiujn plibonigojn vi atendas por la venonta evento en aprilo 2018? Bonvolu respondi per nia formularo https://goo.gl/forms/GBUDNJqFrO59QMvB2 ĝis la 22-a de decembro 2017, kaj post tiu dato ni analizos la rezultojn kaj planos laŭe la sekvajn Malferman Tagon kaj Seminarion pri Informado la 28-an kaj 29-an de aprilo 2018.


    La Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA okazas dufoje jare, kutime aprile kaj novembre. La tradicion komencis Osmo Buller en novembro 1994. En la programo troviĝas prelegoj kaj aliaj kontribuoj, kiel koncertoj aŭ prezentoj de libroj. Foje la aprilan Malferman Tagon oni kombinas kun la kunsido de la Estraro de UEA.


    Do venu kaj voĉdonu por pli bona Malferma Tago!


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio