Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Zamenhofa Festo en Xinxiang, Ĉinio
2017-12-18

    Posttagmeze de la 15-a de decembro la Xinxiang-a Esperanto-Asocio en la provinco Henan, centra Ĉinio, okazigis kunvenon por celebri la 158-an datrevenon de la naskiĝo de d-ro Zamenhof.


    La kunvenon prezidis s-ino Jia Rongxia, ĝenerala sekretario de la asocio. Zhu Minghe, vicprezidanto de la asocio, konigis al la ĉeestantoj oratoran konkurson de Esperanto kaj la angla lingvo: antaŭ nelonge la medicina Esperanto-komitato, kiu stariĝis en 2016 kiel suba organizo de la Ĉina Esperanto-Ligo en Bengbu de la provinco Anhui, okazigis la supre menciitan konkurson, kaj ĝi efektiviĝis kiel altnivela akademia aktivado allogante 12 partoprenantojn el Guangdong-provinco, loka medicina universitato en Anhui-provinco kaj aliaj.


    Jia Rongxia kaj la ĉeestantoj kune legis parton de la unua volumo de Moderna Esperanto, lernolibro kompilita de prof. Li Weilun. Jin Jianxiong, vicĝenerala sekretario de la asocio, prezentis la unuopajn ĉeestantojn per Esperanto, kaj tiel efike instigis ilin daŭrigi sinprezentadon en la sama lingvo. Dum la kunveno la partoprenantoj priparolis la dumvivajn laborojn de Zamenhof por la Esperanta afero, kaj ĉiuj konsentis, ke Esperanto estas lingvo, kiu ebligas al la popoloj de la tuta mondo internacian komunikadon egalecan, praktikan kaj facilan.


    Fine, Wang Baosheng, vicprezidanto de la asocio, resumis la dek gravajn taskojn efektivigitajn de la asocio en la kuranta jaro. Liu Jiahe, prezidanto de la asocio, siaflanke parolis pri la aranĝo de gravaj laboroj de la venonta jaro.


Raportita de Liu Jiahe kaj Jin Jianxiong

Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio