Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Reprezentantoj de UEA kaj UNESKO kunvenis en Parizo pri UNESKO-Kuriero
2017-12-18


    En kunsido en la sidejo de Unesko en Parizo la 12an de decembro, la ĉefredaktoro de UNESKO-Kuriero bonvenigis la ekaperon de Esperanta versio aldone al la ekzistanta familio — la franca, angla, araba, ĉina, hispana, portugala kaj rusa. La kunsido estis planita por 10-minuta daŭro, sed la bonvenigo de la esperantistoj estis tiom pozitiva, ke ĝi daŭris 70 minutojn, kun traktado de tre praktikaj demandoj kaj respondoj. La akceptanta ĉefredaktorino estas s-ino Jasmina Ŝipova, origine el Makedonio, en la redaktora posteno jam de 1983. Ŝia nove enpostenigita asistanto estas s-ino Chen Xiaorong el Ĉinio. Flanke de UEA estis Trezoro Huang Yinbao, redaktoro de la esperanta versio de UNEKO-Kuriero, lia filino Huang Xiaojuan, François Lo Jacomo, kaj la vic-prezidanto de UEA, Stefan MacGill.


    Refreŝigataj per jasmena teo el Ĉinio, ili traktis la 5-punktan tagordon:


    1. Kontrakto: Klarigite la proceduro por pretigi kaj akceptigi kontrakton inter UNESKO kaj la produktanto de la esperantaj numeroj, la Esperanto-centro Ora Ponto. Tio suplementas kontrakton la antaŭan tagon subskribitan inter Ora Ponto kaj UEA.


    2. Rapidigo: Akiro de la fontotekstoj pli frue, por rapidigi la grandan traduklaboron kaj sekve limigi la postreston de la aperigo de la esperanta versio kompare al la aliaj.


    3. Reklamoj: La rajto aperigi en la kuriero reklamojn aŭ agnoskojn de sponsoroj, ĉefe el Ĉinio, estas konfirmita, laŭ kondiĉoj precizigendaj en la planata kontrakto. Tiu eblo povos firmigi la financan bazon de la esperanta versio.


    4. Retejo: Konfirmo pri la eblo konigi en la elŝuta hejmpaĝo de la Kuriero pri la aperigado de versio en Esperanto, eĉ se la numeroj aperas pli malfrue en Esperanto kompare kun aliaj lingvoj.


    5. Invito de sugestoj, kiel Ora Ponto povos labori pli helpeme. Venis malmulto da gravaĵoj, ĉefe laŭdoj. Diskutite la bezonoj liveri kvinon da Kurieroj al UNESKO, por la arkivo, la biblioteko, la redakcio kaj la Ĝenerala Direktoro, kaj foje por ekspozicioj. Ankaŭ estis menciitaj la planoj por la Kuriero diskutotaj en la 103a Universala Kongreso en Lisbono.


    Entute estis tre bonetosa, foje kvarlingva, renkontiĝo kun tre pozitivaj rezultoj.


El Estrara Komuniko de UEA 2017-33

Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio


WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio