Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kunsido memore al la 158-a datreveno de naskiĝtago de L.L.Zamenhof Okazis en Esperanto-Muzeo
2017-12-18

La partoprenantoj Kantis himnon la Espero en la kunsido


Sun Mingxiao raportis la laboron de la klubo en 2017


Sinjorino Wu Juan prezidis la kunsidon


    La 17-an de decembro 2017, Shandong-a Esperanto-Klubo en Esperanto-Muzeo en la Zaozhuang-a Universitato en orienta Ĉinio okazigis jarkunvenon kaj kunsidon memore al la 158-a datreveno de naskiĝtago de L .L. Zamenhof. 40 membroj de la klubo partoprenis la kunsidon. S-ino Wu Juan, vicprezidanto de la klubo, prezidis la jarkunvenon kaj la kunsidon. S-ro Sun Mingxiao, prezidanto de la klubo, faris raporton pri la laboro de la klubo en 2017. La partoprenantoj de la jarkunveno elektis la novajn estraranojn de la klubo. S-ro Sun Miongxiao estas nove elektita kiel prezidanto de la klubo kaj vicprezidantoj estas s-roj Bak Giwan, Xu Shichang, Sun Shoude, Zhao Yaping kaj s-ino Wu Juan. La junaj membroj el la Zaozhuang-a Universitato prezentis la esperantan dramon Bari al Chu-regno ataki Song-regnon kaj geedzoj Bak kantis ĉine kaj Esperante la ĉinan kanton La Lun’en Ĉielo Konas Ĝin.


Elstaraj membroj de la klubo kun premioj en la kunsido


Dramo Bari al Chu-regno ataki Song-regnon


Kunfoto de partoprenantoj


    Dum la kunsido okazis samtempe la inaŭgura ceremonio por nova libro Historio de UEA, ĉinigita de s-ro Sun Mingxiao.


Teksto: Semio

 Foto: Cui Xuefen 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio