Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Publikigita en Pekino la libro Rakonto pri Teo
2017-12-15


    Posttagmeze de la 14-a de decembro estis oficiale lanĉita la libro Rakonto pri Teo, kompilaĵo de artikoloj verkitaj de diverslandaj esperantistoj. Ĝi estas parto de la projekto “Teo kaj Amo” de Ĉina Radio Internacia. La libron redaktis Zhang Ping (Ĝoja), ĵurnalisto de Ĉina Radio Internacia kiu kuniniciatis la projekton “Teo kaj Amo”, kungvidis du konkursojn de mallongaj filmoj “Teo kaj Amo” (2014-2017) kaj kunplenumis du filmofestivalojn “Teo kaj Amo”, unu en 2015, alia ĉi jare. La 312-paĝa libro estis eldonita de Fremdlingva Eldonejo.


    La libro estas dividita en kvar partoj. La unua, Teo kaj Amo, prezentas teon kaj la projekton “Teo kaj Amo” per interesaj rakontoj kiuj klarigas interalie pri la ĉina ideografiaĵo 茶 (pinyin cha, esperante teo), la ĉina te-etiketo, Teo kaj Amo kaj prezentas tagnotojn de alilandaj partoprenantoj de la unua filmofestivalo “Teo kaj Amo”, okazinta en 2015.


    La dua parto, titolita Urboj de “Teo kaj Amo”, prezentas la urbojn Hangzhou, Jingning kaj Dushan, en Ĉinio, Visaginas en Litovio, Nový Jičín kaj Svitavy en Ĉeĥio, kaj Bjalistoko kaj Bielsko-Biala en Pollando.


    En la tria parto, Anĝeloj de “Teo kaj Amo”, partoprenintoj de la filmokonkurso “Teo kaj Amo” rakontas pri siaj spertoj aŭ prezentas la tekston de siaj filmetoj. En tiu parto ankaŭ troviĝas intervjuo de Ĝoja al revuo Kontakto 274 (2016:4) tekstoj de kantoj uzitaj en muzikfilmoj faritaj por la filmokonkurso. Artikolo de LEE Jungkee, estrarano de UEA kaj membro de la ĵurio de la konkurso “Teo kaj Amo”, enkondukas tiun ĉi parton de la libro kaj prezentas la gravecon de tiu konkurso.


    La lasta parto de la libro, Vortoj de “Teo kaj Amo”, prezentas fotojn kaj subskribojn de kunlaborantoj el pluraj landoj. Apud ĉiu foto legeblas la frazoj “Teo kaj Amo”, “Ĉu vi trinkis teon hodiaŭ?” kaj “La mondo pleniĝu de tea aromo!” en la denaska lingvo de la persono, kiu ankaŭ kontribuis per frazo, legebla en la denaska lingvo kaj ankaŭ en Esperanto.


    Ĝoja gvidis la ceremonion, per kiu oni oficiale lanĉis la libron. Post enkondukaj vortoj ŝi prezentis la invititajn gastojn kaj vokis ilin al la podio por tondi bendon, kiu simbolas la lanĉon de la libro. La invititaj gastoj estas Ragnar Baldursson, plenrajtigita konsilisto de Islando al Ĉinio; Wang Xingdong, membro de la Tutlanda Komitato de Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, estro de Ĉina Film-literatura Asocio kaj vicprezidanto de Ĉina Filmista Asocio; Hu Kaimin, vicdirektoro de Fremdlingva Eldonejo; Wang Xufeng, fama verkisto, gajninto de ĉina literatura premio Maodun kaj estro de Kultura Akademio sub Zhejiang-a Agrikultura kaj Forstokultura Universitato; kaj Lee Jungkee, speciala sendito de UEA, estrarano de UEA kaj prezidanto de Seula Esperanto-Kulturcentro.



    Surloke okazis teceremonio kaj teo estis disdonita al la ĉeestantoj. Wang Xufeng parolis al la publiko, Lee Jungkee laŭtlegis gratul-leteron de UEA-prezidanto, Mark Fettes, Ĝoja laŭtlegis gratulan mesaĝon de Dr. Maryse Wanda Zaleski-Zamenhof, pranepino de la iniciatinto de Esperanto, kaj Chen Ji, vicdirektoro de El Popola Ĉinio, laŭtlegis gratulmesaĝon de Zhao Jun, vicĉefredaktoro de El Popola Ĉinio.


    Homoj spektis filmeton pri la urboj de “Teo kaj Amo” kaj sekve parolis Ragnar Baldursson kaj Hu Kaimin. Rafael Henrique Zerbetto kaj Lin Lisha (Lisa) laŭtlegis verkon de la libro, “Por teo kion signifas amo, por amo kion signifas teo?” de Huang Yazhou, kaj sekve Wang Xingdong parolis al la publiko kaj estis laŭtlegita letero de Ren Qian, vicdirektoro de Ĉina Radio Internacia.



    Infanoj de pekina Elementa Lernejo Yongtai prezentis skeĉon pri ranidoj kiuj serĉas patrinon, kaj sekve blovis kandelon sur torto kun portreto de Zamenhof por festi la 158-jariĝon de la naskiĝo de Ludoviko Zamenhof. Okazis eta paŭzo, dum kiu homoj manĝis kukon, trinkis teon kaj babilis. Sekve estis prezentitaj la filmoj La Plej Juna Krimulo (Irano) kaj Simpla Rakonto (Rusio). La lasta programero estis aŭkcio.


Redaktis Rafael Henrique Zerbetto


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio