Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Fokuso de Esperanto en 2017
2017-12-15


    - UK 2017 okazis en Seulo


    Seulo, ĉefurbo de Korea Respubliko, gastigis la 102-an Universalan Kongreson de Esperanto en julio. La kongreso havis buntan kaj altnivelan artan programon, kun partopreno de 1173 esperantistoj el 64 landoj kaj regionoj de la mondo. Okazaĵo aparte substrekinda estis la unua venko de la Esperanta Futbala Selektitaro, en matĉo kontraŭ la loka teamo Dongdaemun-gu. 



    - Anoncitaj la urboj kiuj gastigos UK-n en 2019 kaj 2020 


    Dum la Solena Fermo de la 102-UK en Seulo, la prezidanto de UEA, Mark Fettes, anoncis ke la urbo Lahti, en Finnlando, gastigos UK-n en 2019, kaj UK 2020 okazos en Montrealo, Kanado.



    - Esperantistoj memorfestis centjariĝon de la forpaso de Zamenhof kaj 130-jariĝon de Esperanto.


    Lazaro Ludoviko Zamenhof, iniciatinto de Esperanto, forpasis antaŭ jarcento, kaj pro tio UEA deklaris 2017 la jaron de Zamenhof. Alia jubileo estas tiu de la publikigo, antaŭ 130 jaroj, de la Unua Libro, konsiderata la naskiĝatestilo de Esperanto. En Ĉinio estis lanĉita la teo Zamenhof celebre al Zamenhof-jaro. 

 


    - Filmokonkurso "Teo kaj Amo" en Ĉinio


    Sukcese okazis la dua Filmkonkurso "Teo kaj Amo", organizita de Ĉina Radio Internacia. En ĝi partoprenis 80 filmoj el 27 landoj. En oktobro okazis en Dushan-gubernio de la ĉina provinco Guizhou la kinofestivalo "Teo kaj Amo", kun premiceremonio por la gajnintoj en la ĉefa kategorio. 



    - Forpasis Marjorie Boulton


    Konsiderata la plej grava esperanta poetino, Marjorie Boulton, 93-jara, forpasis en Britio. Ŝi estis membro de la Akademio de Esperanto kaj Honora Membro de Universala Esperanto-Asocio kaj en 2008 gajnis la prestiĝan FAME-premion. Krom poeziaĵojn, ŝi ankaŭ verkis dramojn, novelojn, eseojn kaj rakontojn.



    - 20-jariĝo de Interlingvistikaj Studoj en Poznano


    En septembro rekorda nombro da studentoj diplomiĝis pri Interlingvistiko en la universitato "Adam Mickiewicz", en Poznano, Pollando. Studentoj kaj prelegantoj kune festis la 20-jariĝon de la studoj per bankedo kaj altnivela Interlingvistika Simpozio. 



    - UNESKO-kuriero havas esperantan version


    UNESKO-Kuriero, la oficiala revuo de UNESKO, aperis en 1946, kaj antaŭ jaroj esperantistoj pledis por ke ĝi estu eldonita ankaŭ en Esperanto. Pro financaj kialoj ĝia eldonado ĉesis en 2012, kaj la revuo reaperis ĉijare kiel 76-paĝa kolora revuo sub la subteno de la ĉina registaro. UEA lanĉis projekton pri eksperimenta eldono de ĝi en Esperanto laŭ iniciato de la ĉina komitatano Trezoro. 



    - Afriko unuafoje gastigis IJK-n kaj TEJO elektis novan estraron


    Por unua fojo Afriko gastigis transkontinentan kongreson de Esperanto. TEJO okazigis en la urbo Aneho, en Togolando, sian Internacian junularan Kongreson. Tie estis elektita la nova estraro de TEJO, kies prezidanto estas Enric Baltasar. 



     - UEA havos novan Ĝeneralan Direktoron


    Kiel klopodo solvi konfliktojn kiuj malbonigis la Centran Oficejon de UEA kaj rezultis en la demisio de UEA-oficisto Tobiasz Kaszmierzki, UEA-estraro kaj la nuna Ĝenerala Direktoro, Veronika Poor, interkonsentis pri transdono de la posteno de Ĝenerala Direktoro al la nuna Ĝenerala Sekretario de UEA, Martin Schaeffer, kiu en januaro enposteniĝos en sia nova funkcio. 



    -El Popola Ĉinio lanĉis Filmeto-projekton "Frandaĵoj kunligas nin"


    Junie El Popola Ĉinio lanĉis la projekton pri gastronomia filmeto-serio "Frandaĵoj kunligas nin" , ili invitis esperantistojn de la tuta mondo filimi kuirarton de lokaj manĝaĵoj kaj prezenti rilatajn tradiciojn kaj kulturojn. Pli ol 30 e-istoj el 14 landoj partoprenis en tiu filmado. La filmetoj nun estas spekteblaj en la paĝo de EPĈ en fejcbuko: Panorama Ĉinio (https://www.facebook.com/Panorama-Ĉinio-Panoramic-China-1753507848248309/)


    Omaĝe al Zamenhofa Tago!


(2017.12.15)


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio