Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Teknikaj atingoj de Ĉinio en 2017
2017-12-14

    Naskiĝis kvantuma komputilo 



   La 3-an de majo la Ĉina Akademio de Sciencoj anoncis la naskiĝon de la unua kvantuma komputilo en Ĉinio. La komputilo estas la unua kvantum-simulilo farita sur la bazo de sola fotono kaj superis la klasikajn komputilojn. Ĝi metis fundamenton por realigi kvantuman komputadon kun multe pli rapida kalkul-povo ol tiu de la iamaj. 


    Ekflugo de C919



   La 5-an de majo finiĝis la prov-flugo de la granda reakcia aviadilo C919, farita de Ĉinio kun intelekta proprietaĵo. Tio signifas, ke en la grand-aviadilan merkaton de A (Airbus) kaj B (Boeing), intervenas C (C919).


    Sukcesis provo daŭrigeble ekspluati bruligeblan glacion



    La 18-an de majo, ĉinoj sukcese finis la provan ekspluaton de bruligbla glacio en la norda parto de la Suda Ĉina Maro. Tio signifas, ke Ĉinio fariĝis ĉampiono en la daŭrigebla produktado de bruligebla glacio. 


    Retiĝis la satelitoj Beidou



    La 23-an de majo la oficejo de la ŝtata sistemo de navigadaj satelitoj Beidou anoncis, ke oni komencos la triapaŝan konstruadon de tiu ĉi tergloba navigada satelita sistemo de Ĉinio, kiel retiĝo de la satelitoj.


    La unua senrela trajno en la mondo



    La 2-an de junio, en la urbo Zhuzhou la Zhuzhou-a Instituto sub la ĉina kompanio CRRC elmontris al la publiko sian novan produktaĵon: senrela trajno de "rapid-transporta sistemo sur inteligenta relo". La trajno estas nomata ankaŭ "inteligenta relo". Ĝi kunfandas la avantaĝojn de modernaj tramo kaj aŭtobuso.


    Provoj de kvantuma telekomunikado 



    La 10-an de aŭgusto la unua kvantuma satelito Mozi finis 3 taskojn: distribuo de kvantuma kunligo, distribuo de kvantuma ŝlosilo kaj kvantuma teleportado. Tio levis Ĉinion al pli alta loko en la kampo de kvantuma telekomunikado.


    Rizo kreskanta ĉe maro



    La 28-an de septembro la projekto "mar-rizo", gvidata de konata fakulo Yuan Longping, sukcesis en eksperimenta rikoltado en Qingdao, marborda urbo de orienta Ĉinio. La rikolto starigis firman bazon por plantado de rizo ĉe marareo. Oni disvastigos la koncernajn teknikojn por transformi sal-alkalan teron.


    Pulsarojn trovis la "inteligenta okulo"



    La 10-an de oktobro la Nacia Astronomia Observatorio de Ĉinio sub la Ĉina Akademio de Sciencoj anoncis, ke ĝia "inteligenta okulo" trovis 2 novajn pulsarojn kiuj situas 4100 lumjare kaj 16 mil lumjare de la terglobo. Tio estas la unua fojo ke Ĉinio trovis pulsarojn per radia teleskopo. 


    Traktado de akvo per nuklea tekniko



    La 22-an de novembro la tekniko "trakti rubakvon per elektrona fasko" estis kontrolita kaj konfirmita de la Ĉina Asocio de Nuklea Energio. Tio signifas, ke Ĉinio povas trakti rubakvon per nuklea tekniko, kiu estas inventita de Ĉinio kaj staras ĉe la pinto en la mondo.


    Ĉina satelito Wukong trovis ion strangan



    La 30-an de novembro la reta versio de la scienca gazeto Nature raportis, ke la ĉina satelito Wukong, la unua satelito de Ĉinio por serĉi malluman materion, trovis nenormalajn signalojn venantajn el la kosmo.


    La sciencteknika evolunivelo decidas la kapablon antaŭvidi estontecon. La kresko de Ĉinio en fundamenta scienco pli rapidiĝas, kaj pli profundiĝas ĝiaj fortoj en la kampo de novaj energioj. Estonte ne plu ekzistos la baroj kreitaj de la altnivelaj industrioj de okcidentaj landoj. Kiam inter diversaj landoj estos pli egalaj rilatoj, la konkretaj interesoj de ĉiu persono estos pli vaste garantiataj.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio