Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
En Bazelo esperantistoj celebris la Zamenhofan Tagon de 2017
2017-12-13

    La 9-an de decembro, je la 10-a horo kaj 15 minutoj matene kolektiĝis en la ĉefa halo de la stacidomo de Bazelo ĉirkaŭ 40 samideanoj el tri landoj: Francio, Germanio kaj Svislando. La eventon organizis la Esperanto-klubo de Bazelo sub la gvido de s-ino Focke-Geroud. 



    Kune la partoprenantoj promenadis al la iama uzino de la firmao Sulzer en la kvartalo de Gundelfingen, Bazelo. En la haloj de la iama fabriko nun troviĝas restoracio, junulara gastejo, artistoj kun atelieroj, kinejo, teatro, kaj alta muro por trejni montgrimpantojn. Krome, tie estas spaco por diversaj grupoj, organizaĵoj kaj firmaoj. La konstruaĵaro estas sub la protekto de la koncerna svisa leĝo, do oni ne rajtas malkonstrui ĝin. En unu granda salono estas vere aparta restoracio: En ĝi komplete mankas lumo. Servistoj estas blinduloj, ili alportas la menuojn al vidantoj kiuj subite ne plu vidas -- ĉar la roloj inversiĝas -- la handikapitoj kapablas gvidi la ne plu vidantojn. Tamen ni antaŭmendis la tagmanĝon en restoracio por vidantoj -- sed ankaŭ ĝi estas aparta. En ĝi kunvenas marĝenuloj, personoj en malfacilaj socialaj situacioj. La kuiristoj kaj kelneroj estas azilpetantoj el aliaj kontinentoj, parolantaj malsamajn lingvojn. 



    Antaŭ la unua plado svisa ĥoro esperantista anoncis la komencon de manĝado per plurvoĉa konvena melodio "La ĥimno al vino". La kantistoj estis: Verena, Dorotee, Jun, Anjo, Nancy, Ruth, Gabriel kaj Dieter. Anjo Amika distribuis ekzemplerojn de Heroldo de Esperanto kaj Literatura Foiro alportitajn el la Kultura Centro Esperantista. Didi (Vajdman) Weidman el Svislando prezentis la nove tradukitan bildlibron: Sonorilurĉjo. Manfred Vestermajer (Westermeier) el Germanio kolektis monon por subteni Esperanto-projekton en Ariko. Andreo Grossmann el Francio ofertis kelkajn librojn: unu el ili temis pri la esperantisto Karlo Nikolodi (Nicolodi) el Bazelo. 


Posttagmeze la partoprenantoj aŭskultis erudician prelegon kun lumbildoj pri la historiaj kvartaloj de Bazelo -- Multaj domoj preskaŭ ne ŝanĝiĝis dum pluraj jarcentoj. Post la kafopaŭzo la svisa ĥoro denove elpaŝis per la kanto de Mozart "Al la fratoj, estu pac' kun ni, juniĝu ni per nia kant'" kaj konkludis la feston per la ĝisrevida kanto "Bonan nokton". Ĝoje kaj bonhumore ni disiĝis por fari aĉetojn en la kristnaska bazaro. 


Ĝis revido en la venonta jaro en Berno.


Raportis Dieter Rooke


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio