Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Fermo de Zamenhof-Jaro okazis en UNESKO-sidejo en Parizo
2017-12-13


   UNESKO aldonis la 100-an datrevenon de la forpaso de L. L. Zamenhof sur la listo de festindaj datoj de 2017. Pro tiu okazo, okazis solenan eventon konklude je la Jaro Zamenhof, la 100-a datreveno de la forpaso de la kreinto de Esperanto, lundon, la 11-an de decembro 2017, de la 9a30 ĝis la 13a, en la salono II de la sidejo de UNESKO en Parizo.

 

    Ĝin ebligis la pola delegacio ĉe UNESKO, kiu kunlabore kun UEA aranĝis la eventon, kaj ĝia moŝta konstanta delegito, Krystyna Żurek, kun rango de ambasadoro. UEA estis reprezentata de sia vicprezidanto Stefan MacGill. Inter aliaj gravuloj ĉeestis la nepo de Zamenhof, s-ro Ludoviko Kristoforo Zaleski-Zamenhof, lia filino Margaret, kaj ties filo Pierre. Ĉeestis ankaŭ pli ol 140 aliĝintoj, kvarono da ili ne estas esperantistoj. 


    Sub la temo "Tutmondiĝo, Interreto, Unesko-Kuriero : kiel statas Esperanto, cent jarojn post la morto de Zamenhof?", la programo estis la jena:

 

    9a30 : Akceptado, bonveniga kafo

    10a00 : Malfermo

 

     Alparolo de Krystyna Zurek, konstanta delegito de Pollando ĉe UNESKO

     Alparolo de Maryse Wanda Zaleski-Zamenhof

 

    10a30 : Sébastien Moret, docento pri slavaj lingvoj kaj civilizoj en Universitato de Lausanne (Svislando), specialisto pri slavistiko kaj interlingvistiko: "Kial Esperanto venkis".

 

    10a50 : Jean-Claude Lescure, profesoro pri historio de la nuntempo en Universitato de Cergy-Pontoise (Francio): "Esperanto fronte al tutmondiĝo".

 

    11a10 : Guilherme Fians,  doktoriĝanto pri la Esperanto-komunumo laŭ soci-antropologia vidpunkto en la Universitato de Manchester (Britio), kie li ankaŭ instruas: "Esperanto nuntempe kaj fronte al sia estonto: komunumo kaj siaj komunikiloj".

 

    11a30 : Paŭzo

 

    11a45 : Chuck Smith, fondinto kaj ĉefa teknika oficisto de Amikumu, apo por trovi lingvopartnerojn proksime: "La modernaj komunikiloj serve al Esperanto".

 

    12a10 : Trezoro Huang Yinbao, ĉina agronomo kaj entreprenestro, redaktoro de UNESKO-Kuriero en Esperanto: "UNESKO-Kuriero en Esperanto".

 

    12a35 : Giorgio Novello, ambasadoro de Italio ĉe la Reĝlando de Norvegio kaj la Respubliko de Islando: "Ĉu nova lingvo por UNESKO?"

 

    13a00 : Koktelo

 

    Resumoj de la prelegoj estas legeblaj en la retejo de Espéranto-France: https://esperanto-france.org/jaro-zamenhof



    Ĉiu prelego okazis en Esperanto aŭ en la franca, kun interpretado en la angla, franca kaj Esperanto, danke al profesiaj Esperanto-interpretistoj.


    Renée Triolle, ĉefdelegito de UEA ĉe UNESKO, laŭtlegis salutvortojn de la direktoro de monda patrimonio de UNESKO, Mechtild Rössler, kiujn ŝi verkis en Esperanto, kiun ŝi lernis denaske.

 

 

Redaktis Rafael Henrique Zerbetto

Surbaze de informoj provizitaj de Espéranto-France


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio