Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La monde unua duon-subakva inteligenta mara fiŝejo fabrikita de Ĉinio
2017-12-12


   Tiu granda fiŝbreda platformo estas la unua duon-subakva inteligenta mara fiŝejo en la mondo. Ĝi estas laŭkontrakte konstruita de Wuchang-a Ŝipkonstrua Industria Grupo sub la Ĉina Ŝipkonstrua Korporacio. La ovala platformo havas diametron de 110 metroj kaj altecon de 68 metroj, inkluzive de 45 metroj subakva. La tuta instalaĵo estis fiksita per ok kabloj ĉe marfundo kaj povas rezisti al tajfuno je forteco 12 laŭ boforta skalo. 


    En la centro de la fiŝejo staras 5-etaĝa domo kun komandoĉambro kaj dormoĉambroj. Ĉirkaŭ la fiŝejo videblas fiŝreto fiksita per 12 grandegaj ŝtalfostoj. Kiel moderna mara fiŝbreda instalaĵo, la fiŝejo estas ekipita per pli ol 20 mil sensiloj kaj pli ol 100 monitoroj por inteligenta kaj aŭtomata enmeto de fiŝidoj kaj nutraĵoj, realtempa kontrolado, purigo de fiŝretoj ktp..


    La fiŝejo povas enteni maksimume 9 homojn por laboro kaj vivo en malproksima maro. Dum unu fiŝbreda periodo oni povas bredi 1.5 milionojn da fiŝoj kaj produkti 8 mil tunojn da salmonoj, kiuj sume valoras pli ol 100 milionojn da usonaj dolaroj. La fiŝejo estis transportita tien en septembro de la kuranta jaro kaj post plenumo de fiksado kaj instalado oni enmetis en ĝin 1.1 milionojn da salmonidoj. Nuntempe ili bone kreskas kaj laŭ antaŭkalkulo, en la venonta aŭtuno ili estos vendeblaj post atingo de po 5 kilogramoj.


    Tiu fiŝejo estas grava projekto de la norvega korporacio Salmar, subtenata de la norvega registaro, celante enkonduki fiŝbredadon de proksima maro al la malproksima. En la projekto partoprenis 16 en- kaj eksterlandaj firmaoj. La fabrikado de ĝia ĉefa parto kaj muntado de gravaj sistemoj estis plenumitaj en Ĉinio. Tio markis, ke fabrikado de Ĉinio plenigis la breĉon de altteknika ekipaĵo por bredado en profunda maro.


Redaktoro: Niu Xueqin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio