Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Jack Ma investos 300 milionojn da juanoj dum 10 jaroj por trejnado de kamparaj edukistoj
2017-12-12


   La 11-an de decembro, Fondaĵo Jack Ma, zorganta pri la kampara edukado, publikigis la planon Jack Ma por trejni studentojn de normalaj universitatoj, kiuj post diplomiĝo kontribuos al la kampara edukado. La plano projektas investi almenaŭ 300 milionojn da juanoj dum 10 jaroj, celante injekti novan energion al la kampara edukado per trovado kaj trejnado de kamparaj edukistoj.


    Tio estas la tria projekto de Jack Ma pri la kampara edukado, sekvante du pli fruajn planojn pri kamparaj instruistoj kaj pri kamparaj lernejestroj.


    La plano celas antaŭenpuŝi la disvolvon de la kampara edukado per plibonigo de la instruistara strukturo en kamparaj regionoj. Ĝi kuraĝigos elstarajn diplomitojn sin ĵeti en la kamparan edukadon kaj realigi sian personan valoron. 


    La plano oficiale komenciĝos en la 21-a de januaro 2018 kaj 10 milionoj da juanoj estos investitaj por subskribi kontrakton kun elstaraj diplomitoj, kiuj decidos servi en la kampara edukado. Kaj la plano donos subvencion de sume 100 mil juanoj po ĉiu unuopa edukisto dum 5 jaroj kaj provizos ilin per ŝancoj por profesia disvolviĝo. 


Redaktoro: Gao Shuyuan 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


 


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio