Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĝemelidoj akompanos nin dum la Zamenhofa Tago!
2017-12-12

   Ĝemelidoj estas unu el la plej atendindaj meteorfluoj ĉiujare. Ilia aktiva periodo daŭras proksimume de la 7-a ĝis la 17-a de decembro. Ĉi-jare, la kulmino estos je 14:30 de la 14-a de decembro, kaj la zenita hora kvanto (ZHR) estos ĉirkaŭ 120, preskaŭ same kiel en antaŭaj jaroj.



    Laŭ la konigo de astronomoj, la plej bona observa tempo de Ĝemelidoj ĉi-jare estos de vespero de la 13-a de decembro ĝis tagiĝo de la 14-a de decembro. Dumnokte, la nombro de meteoroj atingos pohore 80-100. En la periodo de la nokto de la 12-a ĝis la mateno de la 13-a de decembro, la nombro estos 30-40, ankaŭ indos zorga atendado por sukcesa observado. En la antaŭa duona nokto de la 14-a de decembro, post pasado de la maksimumo, kvankam mallumaj meteoroj malmultiĝos, tamen estos lumaj meteoroj aŭ eĉ bolidoj, kaj ili same estos atendindaj.



   La ĉi-jaraj Ĝemelidoj estas konsiderataj kiel "la plej bonaj", ĉar ili ne estos "minacataj" de la luno kiel aliaj, pli fruaj meteoroj de tiu ĉi jaro.


    Ĝi ankaŭ alportos al ni kroman bonŝancon: la rok-astro 3200 Faetono.


    Registroj en la lastaj jaroj montras ankaŭ, ke la ĉi-jaraj meteoroj havos novan distribuon, la malgrandaj kaj mallumaj meteoroj eble pli frue aperas ol la maksimumo je unu tago. Sed ili estas pli malfacile observeblaj de la homaj okuloj pro la mallumeco.



   La 15-a de decembro estos la Zamenhofa Tago, la plej grava memortago en esperantujo. Ĝemelidoj akompanos nin pasigi la tagon. Do ni, esperantistoj, ne forgesu esprimi nian deziron!


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio