Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
En Pekino okazis Seminario pri Esperanto por 2017
2017-12-11


    La 9-a de decembro estis sabato. Pro tio plejparto de la studentoj ne havis lecionojn kaj la kampuso de Pekina Lingva kaj Kultura Universitato estis pli trankvila ol en la semajnaj tagoj. Sed en la klasĉambro 104 de la 4-a instrua konstruaĵo regis vigleco. Tie kunsidis ne nur membroj de Pekina Esperanto-Asocio, sed ankaŭ tiuj de Tianjin-a Esperanto-Asocio, studentoj de Pekina Normala Universitato, Zaozhuang-a Universitato, Postdiploma Lernejo de Nanchang-a Univesitato, kaj lernantoj de Elementa Lernejo Baiyangshu de la urbo Taiyuan en Shanxi-provinco, Elementa Lernejo Baotalu de la urbo Zhenjiang en Jiangsu-provinco, kaj Elementa Lernejo Yongtai en Pekino. Fakte temis pri la ĉiujara Seminario pri Esperanto okazigata de Pekina Esperanto-Asocio. La temo de la ĉi-jara seminario estis: "Esperanto, heredado de multkulturismo kaj ĝia novkreado". 


    S-ino Yu Jianchao, prezidanto de Pekina Esperanto-Asocio kaj s-ro Li Jianhua, vicdirektoro de la fako pri disvolvado de El Popola Ĉinio faris priteman paroladon, en kiu ili rimarkigis, ke la Esperanta vortoprovizo estas kombinaĵo de vortoj el multaj lingvoj kaj UK estas kunveno de homoj el diversaj kulturoj. Samtempe, novan energion al la disvolviĝo de Esperanto aldonas nova enhavo kaj novaj formoj kiaj konkurso de mallongaj filmoj, aranĝoj por librolegado en Esperanto, kaj surreta instruado.  


    Paroladon faris ankaŭ s-roj Zheng Bocheng, esploristo de la Ĉina Centro por San-Edukado; Zhou Liuxi, profesoro de Pekina Normala Universitato; Li Weilun, emerita profesoro de Pekina Lingva kaj Kultura Universitato; kaj Ye Nianxian, emerita vicesploristo de Instituto pri Sociologio de Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj. La rakontado de Li Weilun pri lia surreta instruado estis tre impresa. Dum li loĝis en hospitalo pro frakturo, li instruis Espertanton al kuracistoj kaj flegistinoj per interreto. Li aranĝis la enhavon precipe tiel, ke ĝi estu facila kaj inkludu ĉiutagajn vortojn uzatajn de kuracistoj kaj flegistinoj. Krome, li diskonigis pri tiuj lecionoj ankaŭ al membroj de Esperanta Medicina Asocio, kaj fine estis entute ĉirkaŭ cent surretaj lernantoj. Pro lia kontinua kontribuo al la instruado de Esperanto, Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj ĉi-jare honoris lin per aparta atestilo. 


    La enhavoriĉan seminarion sekvis programeroj kaj instruaj kaj distraj inkluzive de "Deklama konkurso por la jaro de Zamenhof" kaj prezentado de filmoj premiitaj en "Internacia konkurso de mallongaj filmoj: Teo kaj amo". La deklaman konkurson partoprenis entute 10 geknaboj, 9 plenkreskuloj kaj unu tuta familio. Wang Yujin, vicprezidanto de PEA, verkis poemon en la ĉina lingvo kaj legis ĝin en la ĉina kaj en Esperanto kun siaj familianoj. La poemo temis pri familio plena de amo kaj harmonio. Ilia deklamado tiom emociis la publikon, ke du teamoj surloke anoncis sin por partopreni en la deklama konkurso. Sekve lernantoj de Elementa Lernejo Yongtai en Pekino prezentis sian prezentaĵon "Ranidoj serĉas sian patrinon", kaj ilia viva kaj interesa prezentado ĝiskulmine vigligis la etoson.    



    Sekve estis prezentado de kelkaj filmoj premiitaj en "Internacia konkurso de mallongaj filmoj: Teo kaj amo", aŭkcio kaj ceremonio, en kiu Zaozhuang-a Universitato donacis al Pekina Esperanto-Asocio nove eldonitan libron Mozi

 

    La unutaga aranĝo estis enhavoriĉa, profunda kaj ankaŭ interesa. Plej grave, ke ĝi povis sentigi al la ĉeestantoj, ke al la mondo de Esperanto aliĝas novaj personoj, kaj aldoniĝas nova enhavo kaj novaj formoj donante al la lingvo plian vivecon. 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio