Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Brita ĵurnalo: surreta aĉetado de aŭtoj en Ĉinio fariĝos tiel oportuna kiel aĉetado de kokakolao
2017-12-07


   Laŭ raporto de la brita ĵurnalo Financial Times en la 3-a de decembro, Frost & Sullivan, firmao pri konsildonado raportis, ke la surreta komerca kvanto de aŭtoj en Ĉinio jam atingis 1 milionon en 2016, kiu valoras 100.7 miliardojn da juanoj. Tio signifas, ke pasintjare la aŭto-komerca kvanto sur la reto en Ĉinio superis la tutan aŭto-komercan kvanton en Hispanio. 


    Gao Xu, altranga partnero de la konsildona kompanio McKinsey, diris ke sendube Ĉinio estas la plej granda merkato en la mondo por surrete vendi aŭtojn, inkluzive luksajn aŭtojn.  


    Estas raportite, ke laŭ Frost & Sullivan, inter 2012 kaj 2016 la surreta komerca kvanto de aŭtoj en Ĉinio kreskis je 65.5% ĉiujare, dum la kreskorapido de la tuta aŭto-merkato estis nur 13.7%. 


    Laŭraporte, en la daŭro de du jaroj ĝis oktobro ĉi-jare 1,6 mil MINI-aŭtoj, luksa aŭto-marko de BMW-grupo, estis venditaj sur la reto en Ĉinio. Kontraste, la grupo vendis neniun tian aŭton surrete en la usona kaj brita merkatoj.


   Sean Green, direktoro pri merkato de MINI en Pekino, rimarkigis, ke en la kampo de surreta vendado MINI havas multe pli grandan sukceson en la ĉina merkato ol en aliaj merkatoj. 


    Laŭ la raporto, aŭtomobilaj grupoj ĝenerale kolektiĝas sur la komerca platformo T-mall, kaj plene utiligas ĝiajn promociojn okaze de la aĉetfestivalo de la 11-a de novembro. En la ĵus pasinta festivalo, dekoj da aŭtoj-fabrikantoj vendis cent mil aŭtojn ene de nuraj 24 horoj. 


    Laŭ Alibaba, grandaj aŭtomobilaj grupoj vendas aŭtojn pere de T-mall.


    Estas ankaŭ raportite, ke T-mall eĉ anoncis la lanĉon de aŭtomata "vendomaŝino" de aŭtomobiloj frue ĉi-jare. Aĉetantoj povos esplori aŭtojn per sia inteligenta poŝtelefono kaj tuŝi la butonon por aĉetado, kaj la aŭto elvenos el la teretaĝo de la ekspona turo. 


    En aŭgusto de la kuranta jaro Alibaba anoncis: "Aĉetado de aŭtoj fariĝos tiel oportuna kiel aĉetado de kokakolao. La epoko de surreta aŭto-aĉetado jam alvenis." 


Redaktoro: Kang Caiqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio