Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉu AlphaGo, kiu venkis homan go-majstron, povos efike instrui goon?
2017-12-06


   En la 4-a de decembro, Google kaj la go-lernejo Nie Weiping kune lanĉis la staĝon "Serĉi junajn go-pionirojn en Ĉinio", kiu celas popularigi goon. La go-lernejo Nie Weiping estas la plej influa lernejo pri goo en Ĉinio. Ĝi celas elekti kaj trejni geknabojn kun talento en goo kaj tiel daŭre oferti talentulojn al la ĉina rondo de go-ludistoj. Kvankam AlphaGo kaj la lernejo antaŭe estis rivaloj, nun ili fariĝis kunlaborantoj.


    "AlphaGo, kiu antaŭe venkis la plej bonan profesian go-ludiston, instruos goon al amatoroj. Mi bonvenigas tion ĉar mi bonvenigas ĉion kio helpas popularigi goon", diris la go-majstro Nie Weiping.


    Sundar Pichai, ĉefa administranto de Google demandis la go-majstron Nie Weiping: "Ĉu vi pensas, ke la instrua maniero de AlphaGo estas bona?" Nie Weiping respondis: "Mi pensas, ke profesiaj ludistoj devas akcepti la manieron kaj koncepton de AlphaGo. Nun la profesiuloj jam aplikas ĝian manieron kaj ĝin trovas efika."


    Zhao Zhelun, ĝenerala direktoro de la lernejo, rimarkigis ke estas granda merkato por go-trejnado en Ĉinio. Multaj gepatroj ne esperas ke iliaj geknaboj fariĝos profesiaj go-ludistoj, sed ili pensas ke goo povas trejni la infanojn en logika pensado, koncentriĝo, disvolvo de intelekto kaj memorado.


Redaktoro: Gao Shuyuan


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


   


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio