En WeChat populariĝas emoji-oj pri la Ok Reguloj de KPĈ |
2017-12-05 |
La 3-an de decembro, la Ministerio pri Superrigardo de Ĉinio kaj la Centra Komisiono por Disciplina Inspekto de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) publikigis en sia retejo serion da emoji-oj (mien-signoj) aŭ ikonoj de diversaj mienoj uzataj de uzantoj de interreto, kiuj temas pri la Ok Reguloj de KPĈ. La reguloj parolas pri kontraŭstaro al malbonaj agadoj kiaj formalismo kaj burokratio, hedonismo kaj luks-malŝparemo, pri kontraŭstaro al privilegioj, kaj pri redukto de la nombro de kunsidoj kaj mallongigo de ilia tempodaŭro ktp.. Tiuj emoji-oj, interesaj kaj facilaj por kompreni, tuj populariĝis pere de la soci-reta aplikaĵo WeChat post ilia publikigo. Laŭ koncerna respondeculo de la retejo oni publikigis tiujn emoji-oj en la 3-a, ĉar la 4-a de decembro estas la 5-a datreveno de la ekvalido de la Ok Reguloj.
La Ok Reguloj estis publikigita en la 4-a de decembro 2012, kiam la 18-a sesio de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ kunsidis kaj diskutis pri la reguloj, kiuj celas plibonigi la laborajn stilojn kaj formi striktajn rilatojn kun la popolamaso. En la lastaj 5 jaroj la Ok Reguloj radikale ŝangis la laboran kaj administran stilojn de KPĈ, la socian atmosferon en Ĉinio kaj la staton de la partio kaj de la ŝtato. Jen estas parto de tiuj emoji-oj:
Reduktado de la nombro de kunsidoj kaj mallongigo de ilia tempodaŭro Malpermeso de turismado per publika mono Malpermeso de manĝado kaj drinkado per publika mono Malpermeso de kontraŭregula uzo de publika aŭto Redaktoro: Gao Shuyuan Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|