Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
100-taga biciklado por serĉi la ĉinan revon
2017-12-04


   Germana studento Jorg de Zhejiang-a Universitato faris vojaĝon de 5 800 kilometroj tra Ĉinio dum ĉirkaŭ 100 tagoj. La vojaĝo komenciĝis en arkta vilaĝo de Mohe-gubernio, Heilongjiang-provinco en la plej norda punkto de Ĉinio, kaj finiĝis en Sanya, Hainan-provinco,plej suda de Ĉinio. 



   "Mi volas viziti Ĉinion, kiun eŭropanoj ne konas"


    28-jara Jorg interrompe vivis en Ĉinio dum 3,5 jaroj.


    En 2011 Jorg unuafoje iris en Ĉinion kaj komencis sian lernadon de la ĉina lingvo en Chengdu, Sichuan-provinco. Dum unu-jara restado en la urbo li ankaŭ lernis kiel uzi manĝbastonetojn.


    "Multaj germanoj preferas okcidentajn landojn, kiel Usono, kaj nur kelkaj volas vojaĝi al Azio." Komence la vizito al Ĉinio nur estis penso por li. "Laŭ mi eŭropanoj ne komprenas Ĉinion kaj Azion. Pro tio mi volis viziti Ĉinion."


    Pro intereso kaj scivolemo pri ĉina kulturo, en 2015, Jorg komencis la magistran studadon en Zhejiang-a Universitato.


    En la etoso de kunfandiĝo de ĉina kaj okcidenta kulturoj, Jorg lernis multon pri Ĉinio, inkluzive de historio, kulturo, ekonomio, politiko kaj tiel plu. 



    Long-distanca vojaĝo per faldebla biciklo


    En la 1-a de majo 2016, Internacia Laborista Tago, Jorg ekveturis, per sia biciklo, kun grandega dorsosako.


    La deirpunkto de lia biciklado estas arkta vilaĝo en Mohe de Heilongjiang-provinco, plej norde de Ĉinio, kaj la fina punkto estas Sanya en Hainan-provinco, plej sude de Hainan-insulo.


    Lia biciklo estas tre malgranda, kaj ĝi povas esti metita en plastan sakon. Jorg diris, ke la biciklo estis aĉetita en vendejo de uzitaj bicikloj, helpe de sia kunlernanto.



   Li ne sentis sin sola dum vojaĝo


    Dum la pli-ol-5800-kilometra biciklado tra 12 provincoj Jorg konatiĝis kun multaj homoj. 


    "En Ĉinio estas multaj bonkoruloj," Jorg diris: "Foje mia biciklo malfunkciis kaj ĝi ne povis esti tuje riparita. Tiam mi ne sukcesis trovi hotelon kaj iu bonkorulo gastigis min en sia hejmo por tranokto. 


    "Dum la vojaĝo mi konis multajn homojn kaj babilis kun ili. Mi ne enuiĝis, sed male mi konis multajn interesaĵojn. Se mi havus kunulon, mi eble parolus nur kun li aŭ ŝi kaj ne povus konatiĝi kun multaj homoj." Tion diris Jorg.



    Ĉina revo de ordinaruloj, la titolo de lia disertacio


    La titolo de lia magistra disertacio estas "Ĉina revo de ordinaruloj", kies elementoj ĝuste venis el la ĉi-foja vojaĝo.


    "En Ĉinio mi ofte aŭdis la vorton 'ĉina revo' kaj tre interesiĝas pri tio. Dum la biciklado mi demandis multajn homojn kio estas ĉina revo," Jorg diris, ke lia disertacio havas entute 85 paĝojn kun pli ol 31 mil anglaj vortoj. Ĝi registris la ĉinan revon de ordinaraj homoj, kiujn li renkontis dum la vojaĝo.


    Mastrino de restoracio en la arkta vilaĝo havas la ĉinan revon helpi maljunulojn plibonigi ilian vivkvaliton kaj malpezigi ŝarĝojn de junuloj; laboristo en Yangshuo de Guangxia-a Ĝŭang-nacia Aŭtonoma Regiono revas pri bonhava kaj riĉeca materia vivo; la revo de studento de la fakultato pri komputado de Changchun-a Universitato estas realigi sian idealon kaj fari kontribuon por la socio...


    Nun Jorg laboras en aŭto-kompanio en Munkeno de Germanio pri komerco rilata al Ĉinio. Li diris, ke li tre ŝatas Ĉinion kaj certe refoje vizitos la landon.


Redaktoro: Niu Xueqin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio