Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Interreto lumigas saĝan vivon
2017-12-04


    Inter la 3a kaj la 5a de decembro en Wuzhen de Zhejiang-provinco, Ĉinio, okazas la kvara Monda Interreta Konferenco kun la temo "Disvolvi diĝitan ekonomion por malfermo kaj kunhavo kaj konstrui sortkomunumon de interreta spaco. Pli ol 400 konataj interretaj firmaoj kaj firmaoj pri novigo de la mondo montras la plej novan tendencon kaj avangardan teknologion de la monda interreto.


    20 subforumoj


    La konferenco havas 20 subforumojn, ekzemple, pri kunhava ekonomio, artefarita inteligenteco, redukto de malriĉeco pere de Interreto, interreta sekureco por neplenkreskuloj kaj internacia kunlaboro.


    400 konataj firmaoj


    En la ekspozicio de interreta lumo, pli ol 400 mondfamaj interretaj firmaoj kaj firmaoj pri novigo montras novajn teknikojn kaj produktojn pri Interreto, nuba komputado, granda datumaro, interreto de aĵoj, artefarita intelekto, virtuala realo, plifortigo de realo, interreta sekureco, kaj novajn modelojn kaj tendencojn de aplikado kaj integriĝa disvolvo de Interreto en la kampoj de ekonomio, socio, kulturo kaj ekologio.


    Xiaoyi-tradukilo el iFLYTEK-kompanio povas sinkrone traduki la lingvojn ĉinan, anglan, japanan, korean, francan kaj hispanan. Pro altkvalita tradukado kaj porteblo, ĝi estas nomata "poŝ-tradukisto".



    Hozon-aŭtokompanio el Zhejiang montras novenergian aŭton, kiu povas senpilote veturi kaj distingi vizaĝon. Aŭto-posedanto povas startigi sian aŭton sen uzo de ŝlosilo kaj tio faciligas la vojaĝon.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio